Skopelos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la insulo

Skopelos (greke: Σκόπελος, „Rokoklifo“) estas greka insulo en la Egea Maro kiu apartenas al la nordaj Sporadoj. La ĉirkaŭ 85 km² granda kaj ĝis 680 m alta insulo situas nordoriente de Eŭvia (greke: Εύβοια). Skopelos havis en la jaro 2002 ĉ. 4 700 loĝantojn.

La insulo estas tre arbarigita, tipaj agrikulturaj produktoj estas vino kaj prunoj.

Komunumoj

Historio

Skopelos estas la antikva Peparethos, kiu en 342 antaŭ Kristo estis detruita fare de Filipo de Makedonio.

Hodiaŭ Skopelos i.a. estas la loĝloko de la germana kantisto Ivan Rebroff.

Loĝantoj

Jaro Loĝantoj
1981 2 728 (Komunumo)
1991 2 603 (Komunumo), 4 658 (Insulo)
2002 4 700 (Insulo)

Retejoj