Skorpio (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri konstelacio. Por informoj pri la samnoma besto, vidu la artikolon Skorpio.
Skorpio
ĉina konstelacio • konstelacio • zodiaka konstelacio 
Latina nomo Scorpius
(genitiva Scorpii)
Mallongigo Sco
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
SagitarioSerpentistoPesiloLupoOrtiloAltaroSuda Krono 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 15h 40m 0s ... 17h 50m 0s
Deklinacio -45° 30' 0" ... -8° 0' 0"
Areo 497 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 33
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 13
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 0,96
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 82°
Latitudoj de plena videbleco -90° ... 45°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Julio
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Skorpio (latine Scorpius) estas konstelacio de tera ĉielo de la zodiako.

Astrologio

Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « skorpiuloj »

  • virinoj :
Korpo kaj sano

Ŝi havas ĉeestsorĉon. malmultas estaĵoj tiom « magnetaj ». La voĉo rekoneblas, voĉo venanta de l’ventro, voĉo « gorĝa », sekseca. En ŝi estas io mistera, kiu allogas, kaj maltrankviligas. La fatala virino, por kiu viroj ruiniĝas kaj sinmortigas. Ŝiajn ungojn ofte ŝi pentras per verniso malhelruĝa kaj ornamas de pezaj ringoj. Ŝi havas ravigan povon, kiun ŝi zorge flegas, la tuta korpo estas ondema, plenkarna, seksalloga. Kiel la viro tiusigna, la skorpionaskita virino ofte suferas de malsanecoj ligitaj je ŝia sekseco. Ĉu ŝi estas sendezira ĉu troseksema. Kiu ne estas nekunigeble. Ŝi ankaŭ povas suferi je sterileco. Tamen ,kiam ŝi patrinas, iĝas ŝi vera „lupino“, defendanta siajn idoj kun akrecego. Ŝi estas rimarkinde fortika, „tenas“ dum malfacilaĵoj persisteme. Fakte la realaj minacoj, devenas ciam de ŝi mem, de ŝia maltrankvila temperamento, de ŝiaj memdetruaj emoj. Pli ol tradiciaj kuracistoj utilos psikologoj, kiuj kapablus konsciigi ŝin (sed ĉu eblas kuraci tion? „Forpelu naturon ,ĝi revenas sturme“) pri ŝia agresemo, kaj ŝia angoremo. Ankaŭ „aliaj“ ekzotaj“ kuracartoj pli konvenas al ŝi ol la tradiciaj.

Kiel ŝi reagas ?

Kun ŝia ekzalta, komplika, « psikanaliza » menso ŝi estos kapabla de la plejbono same kiel de la plejmalbono. De senlima sindediĉo aŭ realigoj, kaj pri semi animdetruon ĉirkaŭ ŝi. Ŝi devas fuĝi la maltrankvilemajn, kaj memortigemajn personojn, kiuj vekos en ŝi siajn plej malhelajn, plej negativajn psikologiajn impulsojn, kaj ĉiajn aĵoj kaj cirkonstancojn, kiuj povas igi „elveni“ surfacen le demonojn katenigitajn en la profundoj de ŝia psiko. Ĉar ĉefe ekzistas en ŝi memdetrua (kaj kiu preterage povas detrui aliajn! ekzemple tiuj, kiuj amas al ŝi) forto, kiu funkcias spite kaj male ĉian logikon. Ŝi tre emas kulpigi aliajn, sed fakte ŝin mem ŝi devus ekzorci, se ŝi volus antaŭgardi sin de malsano, akcidento, aŭ amfiasko. Ŝi havas fortan karakteron; „malvarmeton“ ŝi ne konas, kaj ŝiaj malpardonemoj estas tiom pasiaj kiom ŝiaj enamiĝoj! Ŝi trudas sian volon nature, eĉ kiam ŝi parolas dolĉavoĉe, iel por mildigi sian ordonemecon. Al ŝi ege plaĉas logi. kaj ĉarmumi, sed ĉiam oni sin demandas, ĉu ne estas por akiri al ŝi plian sklavon, ŝi antaŭ ĉio deziras servtrudi al si la aliulon korpe kaj anime. Eĉ kiam ŝi estas plej sincera, oni ne povas ne timi, ke fortokolizio prepariĝas. Ŝi estas inteligenta, suspektema, klarvida, kaj emas vidi trans la vortoj. Ŝi sursentas mensogon, kaj facile divenas la kaŝitan intencon de aliulo, fakte tiom, ke ofte ŝi trovas kaŝitajn intencojn eĉ kie estas neniom da !

Je kio ŝi taŭgas ?

ŝi estas kuraga, malfacila por koni, kaj ne ĝenas sin per skrupuloj. En la vivo povas ŝi fari grandajn aferojn, kondiĉe ke multo petitas de ŝi ; si bezonas malfacilaĵojn malhelpaĵojn malamikojn, ne estas defio, kiun ŝi ne estos ema akcepti. Ŝi trafe sukcesos en kuraca aŭ prikuraca kampo. Ĉar al ŝi plaĉas agado ŝi ankaŭ povos starigi entreprenon kaj ĝin prizorgos efike, ŝi aŭdacos elpaŝi al homoj, klopodi pro siaj interesoj, nome luktadi. Ĉar ŝi havas belon kaj personecon, ŝi ofte estas petita de fotografistoj kaj filmistoj, sed se al ŝi ĉiam agrablas pergajni facile multe da mono, ŝi malbone elportos esti eksploitita kiel aĵo, ŝi rapide incitiĝos pri tio.

Kiel ŝi amas ?

Pasie! kaj volupte! sed kun flanko “religia manto”, kiu ofte timigas virojn. Jes ja tiu, kiu estos de ŝi amita neniam plu renkontos tian virinon, kaj ĉiu ajn alia amrilato aspektos kompare sengusta. Sed ŝi vivigos lin sur “rusaj montaroj”, kun ĝusuproj, kaj teruroj, krioj, senĉesaj riproĉoj kaj persekutadoj, ponardofrapoj moralaj. Grandaj momentoj da ekzalto, malesperigaj krizoj pro neatentidaj bagateloj. Sed kelkaj ŝatas al tio. Aliaj estos detruitaj de tia angoriga amantino. Kiam tia virino renkontas viron inda je ŝia admiro, genia, forta sed sen memambicio, iom sanktula, ŝi povas fariĝi escepta kunulino. Kaj neniu kapablos iam ajn cedigi ŝian celkonscion. Fama ekzemplo pri tio estas Marie Curie kun ŝia edzo Pierre.


  • viroj:



Ŝablono:Stumpo