Otto Skorzeny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skorzeny)
Otto Skorzeny
Skorzeny en 1943
Skorzeny en 1943
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1908 (1908-06-12)
en Vieno
Morto 5-an de julio 1975 (1975-07-05) (67-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo pulma kancero
Tombo Döbling Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Okupo
Okupo oficiroinĝeniero
vdr

Otto Skorzeny (naskiĝis la 12-an de junio 1908, mortis la 5-an de julio 1975) estis germana militisto kaj granda spertulo pri spionado, terorismo kaj farado de specialaj atakoj. La plej fama kaj sukcesa lia operacio estas, ke li estris germanajn paraŝutistojn, kiuj liberigis Musolinion, kiam itala registaro arestis lin.

Lia familio estis pola, aŭstrigita, kaj lia familinomo sonas "Skoĵenı", ne "Skorceni", kiel lin kutimis nomi liaj germanaj kamaradoj (krom Hitlero, kiu estis same aŭstriano).

La fama vundo sur lia vizaĝo estis rezulto de tio, ke li ŝatis dum sia studenteco dueli.

Unu el liaj ideoj estis murdi estrojn de Britio, Sovetunio kaj Usono dum ilia unua renkontiĝo en 1943 Teherane, sed la preparita tasko ne komencis pro bona laboro de sovetaj kontraŭspionaj teamoj, kiuj ŝanĝis kondiĉojn post ekscii pri la preparoj. Dum la fama provo murdi Hitleron en 1944 (operacio "Walküre") Skorzeny ne malfidelis Hitleron kaj helpis al hitlera estraro resti enpovo.

En 1944 Skorzeny ĉantaĝe ŝtelis filon de hungara estro, kiu volis malfideli Germanion kaj pacumi kun Sovetunio. Pro danĝero pereigi la filon la estro daŭris fideli al Germanio. Pro ĉi tiu sukcesa operacio (operacio "Panzerfaust") la spiono Skorzeny iĝis Obersturmbannführer.

Post la milito Skorzeny fuĝis la agadon de la venkintaj demokratiaj reĝimoj kaj vivis en Hispanio, kie liaj naziaj kulpoj eskapis punon danke al la diktatoreca reĝimo de la generalo Francisco Franco.

Skorzeny verkis kelkajn librojn pri siaj aventuroj. Mortis li pro kancero.