Skotiŝipa Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proksimuma areo de la maro en la Suda Hemisfero
Startante per la boato James Caird el la strando de la Elefanta Insulo, 24a Aprilo 1916

La Skotiŝipa MaroSkotia Maro (57° 30′ S 40° 00′ U / 57.500 °S, 40.000 °U / -57.500; -40.000 (mapo)Koordinatoj: 57° 30′ S 40° 00′ U / 57.500 °S, 40.000 °U / -57.500; -40.000 (mapo)) estas bordomaro parte de la Suda Oceano kaj ĉefe de la Sudatlantika Oceano, nome ĉe la Malvinoj, Sud-Georgio, kaj Sud-Sandviĉinsuloj.

La Skotiŝipa Maro kovras areon de ĉirkaŭ 900,000 km². Ĉirkaŭ duono de la maro estas sur la kontinenta breto.

La enmaraj insuloj estas rokaj kaj parte kovrataj de glacio kaj neĝo la tutan jaron.

La Skotiŝipa Maro ricevas sian nomon el 1932 laŭ la ŝipo Scotia uzata en tiuj akvoj de la Skota Nacia Antarkta Ekspedicio (1902–04) sub estrado de William S. Bruce. Pro tio alternativa nomo Skotia Maro povas esti konfuziga kun Skotujo, SkotioSkotlando.

La plej fama traveturado de tiu malvarmega maro estis farita en 1916 de Sir Ernest Shackleton kaj kvar aliaj en la adaptita vivboato James Caird kiam ilil lasis la Elefantan Insulon kaj atingis Sud-Georgion post du semajnoj.

En Argentino, la Skotiŝipa Maro estas konsiderata parto de la Argentina Maro (en hispana Mar Argentino), kaj multaj el la teritorioj postulataj de Argentino kiaj Sud-Georgio kaj la Malvinoj, kuŝas en tiu regiono.

Vidu ankaŭ