Skrapgumo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Verda malpureta skrapgumo sur ligna surfaco.

Skrapgumo estas ilo el gumo aŭ el alia materialo (polivinil-klorido) por malaperigo de signoj, makuloj desegnitaj per krajono, inko, kreto, aŭ io alia. La hodiaŭaj skrapgumoj estas produktataj el miksaĵo de gumo, plantaj oleoj, fajna pumiko kaj sulfuro, per ekstrudado kaj vulkanizado, en mola aŭ malmola tipo.

[redakti] Historio

Oni skribis unuafoje en 1752 (Komunkikaĵoj de la Franca Akademio) pri tio, ke planta gumo de kelkaj sudamerikaj arboj konvenas por forigi krajonsignojn. Je tipo kun krajono akiris patenton Joseph Rechendorfer en Novjorko, 1858.

[redakti] Funkcio

La skrapgumo forigas la grafitgrajnojn el inter la paperaj fibroj.