Ŝaftremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skrapio)

Ŝaftremo estas la plej konata kaj studata priona malsano de ŝafoj kaj kaproj. Sciencistoj eĉ opinias, ke ŝaftremo estas la praavo de ĉiuj prionaj malsanoj de bestoj (inter ili homoj). Ŝaftremo estas konata en Britio jam preskaŭ 300 jarojn. Alia nomo de ŝaftremo estas skrap-malsano. Pro netolerebla haŭta juko, karakteriza por la malsano, la bestoj frotiĝas kontraŭ ĉiuj malmolaj objektoj kaj fariĝas tre ekscititaj. Baldaŭ ĉe ili aperas ŝanceliĝema irmaniero, kaj la bestoj jam ne povas stari. Post kelkaj jaroj la malsanaj bestoj pereas. En la cerbo de la malsanaj kaj mortintaj bestoj estas trovitaj multnombraj spongecaj kavoj sur la loko de detruitaj nervaj ĉeloj kaj amasiĝoj de la proteino ameloido (ameloidaj plakaĵoj), kiuj enhavas grandan kvanton da infektaj prionoj. Krom en la cerbo, tiuj prionoj povas aperi en limfonodoj, lieno, okulbulboj, intestaro ktp. La ŝafoj kaj kaproj infektiĝas precipe sur paŝtejoj kaj en bienoj, kiuj restas kontaĝaj longan tempon post ĉeestado de la malsanaj bestoj. Nuntempe ŝaftremo estas disvastiĝinta en multaj landoj de ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio.

Por la prevento de la malsano necesas rigoraj kvarantenaj kaj profilaktikaj rimedoj: la frua evidentigo de la malsanaj bestoj, neniigo de la grego, kie estis registrita almenaŭ unu malsana besto, desinfektadoj, malpermeso uzi la paŝtejon, kie paŝtiĝis malsanaj bestoj, ktp.

Sed ŝaftremo estas danĝera ne nur por ŝafoj kaj kaproj. Sciencistoj malkovris, ke ŝaftremo fariĝis la fonto de infektado por multaj aliaj bestoj. Malraciaj kaj nepripensitaj agadoj de homoj, kiuj uzis kiel aldonan proteinan nutraĵon al bestoj nesufiĉe desinfektitajn ostodevenan farunon kaj viandajn restaĵojn, fabrikitajn el kadavroj de ŝafoj kaj kaproj, kiuj estis infektitaj de ŝaftremo, alkondukis al la amasa disvastiĝo de prionaj malsanoj inter bovoj, katoj, lutreoloj, hufuloj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]