Skrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skrato (angle Scrat) estas "sabrodenta sciuro", fikcia specio kiu aperas en la porinfana filmaro Glaciepoko komence en 2002 kaj la sekvaj Glaciepoko 2: La Senglaciiĝo kaj Glaciepoko 3: Origino de Dinosaŭroj. Skrato obsediĝas je la glanoj, riskante sian vivon por akiri kaj defendi la glanojn. Ĝi havas sian propran apartan historion ene de la sama filmo, sendependaj de la ĉefa historio, sed paralele al la vojaĝoj de la aliaj ĉefroluloj, kiuj kelkfoje renkontas ĝin survoje.

La sciuro estas granda sukceso kaj oni jam faris multajn aliajn mallongajn filmojn kie ĝi estas la sola ĉefrolulo je la serĉado de ĝia glano. Oni diras ke ĝia nomo Scrat estas miksaĵo de la anglaj vortoj por sciuro kaj rato, la specio kiu supozeble estis la praulo de ambaŭ.

Eksteraj ligiloj