Skribisteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skribisteto
Gyrinus natator
Gyrinus natator
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Pterigotoj Pterygota
Infraklaso: Neopteroj Neoptera
Superordo: Endopterigotoj Endopterygota
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Gyrinus substriatus

La skribisteto ankaŭ nomata gir-skarabeto (Gyrinus natator) estas koleoptero el la familio de la Girinedoj, nome Akvinsektoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj 5 ĝis 7 mm longaj, brilaj blunigraj koleopteroj ofte amase troviĝas en malgrandaj akvoj kiel fosaĵoj kaj (marĉ)lagoj, en fluanta akvo ĝi ne troviĝas. La elitroj havas multajn etajn vicojn da pli helaj punktoj, la piedoj estas ruĝecaj ĝis flavaj, kaj la mezaj kaj plej malantaŭaj piedoj estas padelformaj por pli bona naĝkapableco. La antaŭaj piedoj estas longaj kaj servas kiel preniloj. Rimarkindaj estas la dupartaj okuloj, la koleoptero nome havas kvar; la supra parto rigardas super la akvo kaj serĉas predojn kaj atentas malamikojn kiel birdoj, la malsupra parto rigardas sub la akvo kaj servas por vidi alvenatajn malsatajn fiŝojn.

Vivomaniero[redakti | redakti fonton]

La skribisteto povas tre bone naĝi, kaj sur la akvosurfaco kaj sub la akvo, la koleoptero faras turniĝantajn bantformajn zigzagmovojn. Ĝi ankaŭ povas subakve kroĉiĝi al subakvaj objektoj por momente sin kaŝi. La skribisteto kunprenas bobelon sub la akvo. En kazo de danĝero ĝi ankaŭ povas flugi sed tio okazas nur tre malofte. La nutraĵo estas kaptata kaj elsuĉata nur sur la akvosurfaco, kaj konsistas el ĉiaj bestetoj kiuj falas en la akvo kaj ne povas naĝi. Ĝi ankaŭ kaptas predojn kiuj pendas tuj sub la akvosurfaco, kiel ekzemple kulolarvoj. Ĉar la skribisteto kelkfoje troviĝas en aroj de cent ekzempleroj ĝi rapide formanĝas la predojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En la printempo la koleoptero metas la ovojn en longaj ovofadenoj kiuj estas fiksataj al objektoj kiel akvoplantoj. La larvo estas vermoforma kaj vivas en la koto de organaj materialoj. Tuj antaŭ la krizalidiĝo la larvo rampas al plantoj kiuj estas super la akvo kaj tie ŝpinas kokonon kaj elkokoniĝas ĉirkaŭ la aŭtuno. Dum ĉi tiu tempo la skribistetoj plej multe vidiĝas kaj ili havas sufiĉe por manĝi ĉar multaj insektoj, kiel la libeloj, mortas en la aŭtuno. La imagino travintras kaj en la sekva pintempo ĝi denove komencas novan ciklon.

Rimarkindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]