Skribsistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skribsistemo estas signaro kun ties uzreguloj. Skribsistemojn oni povas klasigi laŭ la specoj de agoj, kiujn ili prezentas; ekzemple:

Klasigo de parolskriboj

Klasigo laŭ tipo

(Vidu ekzemplon en la artikolo parolskriboj.)

En klasigo laŭ tipo oni rigardas, kiel funkcias la signoj de la skribsistemo. Ekzemple ĉu ili notas sonerojn (fonemojn), voĉerojn (silabojn), vortojn... La malfacilo ĉi tie estas, ke multaj sistemoj miksas diversajn specojn de signoj. Ekzemple en la esperanta skribo la signo "a" notas sonon, nome [a], sed la signo "2" prezentas vorton, nome "du". Ĝi do miksas signospecojn. Alternative oni povas rigardi la sonliterojn kaj la ciferojn kiel du sistemojn. Sed klare apenaŭ ekzistas "puraj" klasoj de skriboj.

Klasigo laŭ historio

(Vidu ekzemplon en la artikolo listo de lingvoj laŭ skribsistemo.)

En klasigo laŭ historio oni atentas, kiel skribosistemoj naskis unu la alian kaj evoluis. La malfacilo ĉi tie estas en la mankoj de historia scio kaj en la kelkfoje miksita aŭ nerekta genealogio de sistemoj. Ekzemple, en la komenco de vasta familio de sonskriboj, kiu daŭras ĝis nia nuna latinida, la sudarabia skribo, la ugarita kaj la fenica iel parencas. Sed kiel? Neniu ĝis nun klare montris historian linion.

Aliaj klasigoj

Aliaj klasigoj prezentas skribosistemojn ekzemple laŭ geografio aŭ laŭ aboca ordo de iliaj nomoj. Tiaj klasigoj oportunas, sed ne helpas en la kompreno de la esenco de skribo.


Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara