Skulptarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skulptaĵo pri skulptarto
Roma kopio de la Diskoĵetanto de Mirono.
La falanta gaŭlo, aŭ La Kapitola gaŭlo [1] nome romia marmorkopio de Helenisma verko de la fino de la 3a jarcento a.K., Kapitolaj Muzeoj, Romo
La Moseo de Mikelanĝelo, (ĉ. 1513–1515), hejmigita en la Baziliko de Sankta Petro en Katenoj en Romo. La skulptaĵo estis mendita en 1505 de la papo Julio la 2-a por sia tombo.

Skulptarto estas ia ajn tri-dimensia formo kreita kiel arta esprimo, ekzemple kreado de artaj objektoj el ligno, ŝtono, metalo kaj aliaj materialoj. Ĝi estas unu el tri ĉefaj klasikaj artoj kune kun pentrarto kaj arkitekturo. Laŭlonge de la historio la triopo funkciis kune, tio estas samtempe kun novklasika skulptarto ankaŭ novklasika arkitekturo, samtempe kun gotika skulptarto ankaŭ gotika pentrarto ktp.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Skulptarto estas la branĉo de la bildartoj kiu funkcias en tri dimensioj. Ĝi estas unu el la plastikoj. Daŭremaj skulptaj procezoj origine uzis ĉizadon (la forigo de materialo) kaj modeligadon (la aldono el materialo, kiel argilo), en ŝtono, metalo, ceramiko, ligno kaj aliaj materialoj sed, ekde modernismo, ŝanĝoj en skulpta procezo kondukis al preskaŭ kompleta libereco kaj de materialoj kaj procezo. Ampleksa gamo de materialoj povas esti laborita per forigo kiel ekzemple ĉizado, kunigita per veldado aŭ modeligado, aŭ muldita, aŭ gisita.

Skulptarto en ŝtono pluvivas multe pli bone ol artaĵoj en efemeraj materialoj, kaj ofte reprezentas la plimulton de la pluvivaj verkoj (krom ceramiko) de antikvegaj kulturoj, kaj inverse tradicioj de skulptarto sur ligno eble malaperis preskaŭ tute. Tamen, plej antikvaj skulptaĵoj estis hele pentritaj, kaj tio estis perdita.[2]

Skulptarto estis centra en religia sindonemo en multaj kulturoj, kaj ĝis lastatempaj jarcentoj grandaj skulptaĵoj, tro multekostaj por esti kreitaj de privataj individuoj, estis kutime esprimo de religiopolitiko. Tiuj kulturoj kies skulptaĵoj postvivis en kvantoj inkludas la kulturojn de la Antikva Mediteraneo, Hindio kaj Ĉinio, same kiel multajn en Sudameriko kaj Afriko.

La okcidenta tradicio de skulptarto komenciĝis en Antikva Grekio, kaj Grekio estas vaste vidita kiel produktejo de bonegaj majstroverkoj en la klasika periodo. Dum la Mezepoko, gotika skulptarto reprezentis la angorojn kaj pasiojn de la kristaneco. La reanimado de klasikaj modeloj en la Renesanco produktis famajn skulptaĵojn kiaj ekzemple Davido de Mikelanĝelo. Modernisma skulptarto moviĝis foren de tradiciaj procezoj kaj la emfazo de la bildigo de la homa korpo, kun la farado de konstruita skulptaĵo, kaj la prezento de trovitaj objektoj kiel pretaj artaĵoj.

Specoj de skulptarto[redakti | redakti fonton]

Baza distingo estas inter skulptarto en malferma, liberstaranta skulptaĵo, kiel ekzemple statuoj, ne fiksitaj (krom eventuale en la bazo) al iu alia surfaco, kaj la diversaj specoj de reliefoj, kiuj minimume estas parte alkroĉitaj al fonsurfaco. Reliefo ofte estas klasifikita per la grado da projekcio de la muro en basreliefo, altreliefo, kaj foje al duon-reliefo. Subigita reliefo estas teknikolimigita al antikva Egiptio. Reliefo estas la kutima skulpta medio por grandaj figurgrupoj kaj rakontaj temoj, kiuj malfacile estas plenumeblaj en malfermo, kaj estas la tipa tekniko uzita ambaŭ por arkitektura skulptarto, kiu estas fiksita al konstruaĵoj, kaj por malgrand-skala skulptaĵo ornamanta aliajn objektojn, kiel en multe da ceramiko, metalverkaĵo kaj juveloj. Reliefa skulptaĵo ankaŭ povas ornami steleojn, vertikalajn slabojn, kutime el ŝtono, ofte ankaŭ enhavanta surskribojn.

Alia baza distingo estas inter ĉizadaj teknikoj, kiuj forigas materialon de ekzistanta bloko aŭ bulo, ekzemple de ŝtono aŭ ligno, kaj modeligadaj teknikoj kiuj formas aŭ konstruas la verkon el la materialo. Teknikoj kiaj ekzemple gisado, stampado kaj muldado uzas mezan matricon enhavantan la dezajnon por produkti la verkon; multaj el tiuj permesas la produktadon de pluraj kopioj.

La esprimo skulptaĵo konvene kovras multajn specojn de malgrandaj verkoj en tri dimensioj uzante la samajn teknikojn, inkluzive de moneroj kaj medaloj, ŝtonĉizado, kio estas esprimo por malgranda ĉizado en ŝtono kiu povas preni detalan laboron.

La tre granda aŭ "kolosa" statuarto havis elteneman tradicion ekde antikvo; la plej granda en memoro je 128 m (420 ft) estas la ĉina Budho de la Templo de la Fonto de 2002. Alia grandioza formo de portreta skulptaĵo estas la surĉevala statuo de rajdanto sur ĉevalo, kiu fariĝis rara en la lastaj jardekoj, dum ankaŭ la bildo de gravulo sur ĉevalo rariĝis. La plej malgrandaj formoj de realgranda portreta skulptaĵo estas la "kapo", montrante ĝuste tion, aŭ la buston, reprezentadon de persono de la brusto supren. Malgrandaj formoj de skulptaĵo inkludas la figureton, normale statuon kiu estas neniom pli ol 18 colojn alta, kaj por reliefoj la plateto, medalomonero.

Moderna kaj nuntempa arto aldonis kelkajn ne-tradiciajn formojn de skulptaĵo, inkluzive de sonskulptaĵo, malpeza skulptaĵo, media arto, media skulptarto, kineta skulptarto (implikante aspektojn de fizika moviĝo), landarto, kaj lokarto. Skulptarto estas grava formo de publika arto. Kolekto de skulptaĵo en ĝardenkonteksto povas esti nomita skulpto-ĝardeno.

Celoj kaj temoj[redakti | redakti fonton]

Moai el Paskinsulo, kie la koncentrado de rimedoj al enormaj skulptaĵoj eble okazigis fortan politikan efikon.

Unu el plej komunaj celoj de skulptarto estas iel rilata al religio. Bildokulto estas komuna en multaj kulturoj, kvankam ili ofte ne estas la kolosaj statuoj de diaĵoj kiuj karakterizigis la arton de la Antikva Grekio, kiaj la Statuo de Zeŭso en Olimpio. La vera kultofiguroj en la plej internaj sanktejoj de egiptaj temploj, el kiuj neniu estas survivinta, estis evidente pli malgrandaj, eĉ ĉe la plej grandaj temploj. La samo estas ofte vera ĉe Hinduismo, kie la tre simpla kaj antikva formo de lingamo estas la plej ofta. Budhismo alportis la skulptarton de religiaj figuroj al Orienta Azio, kie ŝajne ne estis pli frua simila tradicio, kvankam denove simplaj formoj kiaj la bi kaj la kongo probable havis religian signifon.

Malgrandaj skulptaĵoj kiel personaj havaĵoj iras reen al la plej frua prahistoria arto, kaj la uzo de tre granda skulptaĵo kiel publika arto, aparte imponi la spektanton kun la potenco de reganto, iras reen minimume al la Granda Sfinkso de proksimume antaŭ 4,500 jaroj. En arkeologio kaj arthistorio la aspekto, kaj foje malapero, de granda aŭ monumenta skulptaĵo en kulturo estas rigardita en granda signifo, kvankam spuri la aperon estas ofte malfaciligita per la supozita ekzisto de skulptaĵo en ligno kaj aliaj efemeraj materialoj de kiuj neniu registro restas;[3] la totemfosto estas ekzemplo de tradicio de monumenta skulptaĵo en ligno kiu lasus neniujn spurojn por arkeologio. La kapablo alvoki la resursojn por krei monumentan skulptaĵon, per transportado kutime de tre pezaj materialoj kaj aranĝado por la pago al kiuj estas kutime rigarditaj kiel plentempaj skulptistoj, estas konsiderita signo de relative progresinta kulturo laŭ socia organizo. Lastatempaj neatenditaj eltrovoj de figuroj el la Bronzepoko de Antikva Ĉinio ĉe Sanksingdui, kelkaj pli ol dufoje homa grandeco, ĝenis multajn ideojn tenitajn koncerne fruan ĉinan civilizon, ĉar nur multe pli malgrandaj bronzoj antaŭaj estis konataj.[4] Kelkaj sendube progresintaj kulturoj, kiel ekzemple la Indusvala civilizacio, ŝajnas esti havinta neniun monumentan skulptaĵon entute, kvankam produktante tre sofistikajn statuetojn kaj sigelojn. La Misisipo-kulturo ŝajnas esti progresinta direkte al sia uzo, kun malgrandaj ŝtonfiguroj, kiam ĝi kolapsis. Aliaj kulturoj, kiel ekzemple tiuj de Antikva Egiptio kaj la Paskinsulo-kulturo, ŝajnas esti dediĉinta grandegajn resursojn al tre grandskala monumenta skulptarto de tre frua stadio.

Medalo de Johano la 8-a Paleologo, ĉ. 1435, de Pisanello, nome la unua portreta medalo, rimedo esence taŭga por kolektado.

La kolektado de skulptaĵoj, inkluzive de tiu de pli fruaj periodoj, iras reen proksimume 2,000 jarojn en Grekio, Ĉinio kaj Mezameriko, kaj multaj kolektoj estis haveblaj sur duon-publika montrejo longe antaŭ la moderna muzeo estis inventita. De la 20-a jarcento la relative limigita vico da subjektoj trovita en granda skulptaĵo vastiĝis multe, kun abstraktaj temoj kaj la uzado aŭ reprezentado de iu speco de subjekto nune komuna. Hodiaŭ multe da skulptaĵoj estas direktigitaj al duonferma montrado en galerioj kaj muzeoj, kaj la kapablo al transporto kaj komercado de la ĉiam pli grandaj verkoj estas faktoro en sia konstruo. Malgrandaj dekoraciaj statuetoj, plejofte en ceramiko, estas tiel popularaj hodiaŭ (kvankam strange neglektite de moderna kaj nuntempa arto) kiel ili estis en la Rokoko, aŭ en Antikva Grekio kiam Tanagraj statuetoj estis grava industrio, aŭ en orientazia kaj antaŭkolumba arto. Malgrandaj skulptaĵoj por meblaro kaj aliaj objektoj iras bone reen en antikvon, kiel en la Nimrud-eburoj, Begram-eburoj kaj trovaĵoj de la tombo de Tutanĥamono.

Portretskulptaĵo komenciĝis en Egiptujo, kie la Narmer Paletro montras reganton de la 32-a jarcento a.K., kaj Mezopotamio, kie oni havas 27 pluvivajn statuojn de Gudea, kiu regis Lagaŝ ĉ. 2144-2124 a.K. En Antikva Grekio kaj Romio la konstruo de portretstatuo en publika loko preskaŭ estis la plej alta signo de honoro, kaj la ambicio de la elito, kiu ankaŭ eble estos prezentita sur monero.[5] En aliaj kulturoj kiel ekzemple Egiptujo kaj la Proksima Oriento publikaj statuoj preskaŭ estis ekskluzive la konservaĵo de la reganto, kaj aliaj riĉaj homoj estis portretitaj nur en siaj tomboj. Regantoj estas tipe la nuraj homoj antaŭfiksite portretitaj en antaŭkolumbaj kulturoj, komenciĝante per la Olmekaj kolosaj kapoj de proksimume antaŭ 3,000 jaroj. Orientazia portretskulptarto estis totale religia, kie gvida pastraro estis festita per statuoj, aparte la fondintoj de monaĥejoj, sed ne la regantoj, aŭ prapatroj. La mediteranea tradicio reviviĝis, komence nur por tombaj kopifiguroj kaj moneroj, en la Mezepoko, sed disetendiĝis multe en la Renesanco, kiu inventis novajn formojn kiel ekzemple la persona portreta medalo.

Bestoj estas, kun la homa formo, la plej frua temo por skulptaĵo, kaj ĉiam estis popularaj, foje realismaj, sed ofte imagaj monstroj; en Ĉinio bestoj kaj monstroj estas preskaŭ la nuraj tradiciaj temoj por ŝtona skulptarto ekster tomboj kaj temploj. La regno de plantoj estas grava nur en juveloj kaj dekoraciaj reliefoj, sed tiuj formas preskaŭ la tutan grandan skulptarton de bizanca arto kaj islama arto, kaj estas gravegaj en la plej multaj eŭraziaj tradicioj, kie ĉeftemoj kiel ekzemple la palmeto kaj la vitorulo pasis orienten kaj okcidenten por pli ol du jarmiloj.

Unu formo de skulptaĵo trovita en multaj prahistoriaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo estas speciale pligrandigitaj versioj de ordinaraj iloj, armiloj aŭ ŝipoj kreitaj en nepraktikaj altvaloraj materialoj, por iu formo de ceremonia uzo aŭ montrado aŭ kiel oferoj. Jado aŭ aliaj specoj de valorŝtonoj estis uzitaj en Ĉinio, de Olmekoj en Meksiko, kaj Malnoveŭropo, kaj en frua Mezopotamio grandaj ceramikformoj estis produktitaj en ŝtono. Bronzo estis uzita en Eŭropo kaj Ĉinio por grandaj aksoj kaj klingoj, kiel ĉe la Oxborough Longponardo.

Skulptistoj[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Davido de Mikelanĝelo ĉe Accademia di Belle Arti di Firenze en Florenco.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. "Gods in Color: Painted Sculpture of Classical Antiquity" September 2007 to January 2008, The Arthur M. Sackler Museum
  3. Vidu ekzemple Martin Robertson, A shorter history of Greek art, p. 9, Cambridge University Press, 1981, ISBN 0-521-28084-2, ISBN 978-0-521-28084-6 Google books
  4. NGA, Washington feature on exhibition.
  5. La Ptolemeoj komencis la helenisman tradicion de registajn portretojn sur moneroj, kaj la romianoj ekmontris mortintajn politikistojn en la 1a jarcento a.K., kaj Julio Cezaro estis la unua vivanto tiele portretita; dum la Imperio portretoj de la imperia familio iĝis standardaj. Vidu Burnett, 34-35; Howgego, 63-70

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]