Skuoinstrumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skuotubo laŭ kutima cilindroformo

Skuoinstrumentoskuotubo nomiĝas granda disa aro da perkutinstrumentoj: ili produktas variajn ritmojn per manmovoj tien-reen, turnoj, frapoj, skuoj kaj aliaj teĥnikoj.

Ofte trovebla versio de skuoinstrumentoj, nomataj en brazila muziko ganzá, konsistas el kava cilindra tubo malferma kun grajneca enhavo. Sono kaj laŭteco de tia skuilo dependas de

  • ĝia grando
  • la korpomaterialo (ekzemple ligno, plasto aŭ metalo)
  • La entenata materialo (ekzemple rizo, plantosemo, plastaj aŭ metalaj buletoj)
  • la fajneco de la grajnoj
  • nivelo de la plenaĵo

Skuinstrumentoj estas vaste disvastiĝintaj nome en latinamerikaj muzikstiloj kiel sambomarakatuo. Aliaj ekzemploj de skuiloj simile konstruitaj estas marakoj respektive ĉokaljoj, kiuj konsistas el metala aŭ ligna kadro entenanta multajn ladoplatetojn.