Skvama kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvama kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas Patagioenas
Specio: Skvama kolombo 'Patagioenas speciosa'
Johann Friedrich Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skvama kolombo, Patagioenas speciosa (see Johnson et al., 2001), estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Amerikaj kolomboj nome Patagioenas.

Ĝi estas specio de la Nova Mondo de tropikaj regionoj. Ĝi estas loĝantaj birodjloĝanta birdo kaj reproduktanto el suda Meksiko suden tra Centra Ameriko ĉefe en la atlantika marbordo kaj Panamo ĝis okcidenta Ekvadoro, suda Brazilo, norda Argentino kaj krome Trinidado en la Karibo.

La Skvama kolombo estas tre abunda en duonmalfermaj arbaroj. Ĝi konstruas strukturon el bastonetoj en arbo kaj sur tiu nesto la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas alta, rapida kaj rekta, per regula flugilbatado kaj eventuala vipofrapo kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale. Ĝi estas kutime timida, ĉar ĝi estis ofte ĉasata.

La Skvama kolombo estas granda kolombo (36 cm longa kaj peza normale ĉirkaŭ 290 g). Plenkreskaj maskloj estas tre belaj, ili havas ĉefe purpurbrunan plumaron, kun pli hela skvama aspekto ĉe kolo kaj subaj partoj danke al blanka regula punktado, kio ĉe suba ventro estas blanko kun iome da purpurbruna restaĵo. Kapo kaj dorso estas pli simple brunaj, kaj la flugilpinto kaj vosto pli malhelaj. La okuloj, kruroj kaj beko estas ruĝaj, la beko kun hela pinto. La ino estas malpli bunta, pli malhelbruna ol purpura, kaj estas iomete pli malgranda ol la masklo.

La Skvama kolombo manĝas ĉefe en arbaro fruktojn kaj semojn. La voĉo estas kverado per serio de kro ku-k kiu estas sufiĉe diferenca el ties parencoj, kiel la Blankkrona kolombo (Mahler & Tubaro 2001). Tiu ĉi estas solema birdo kiu ne formas arojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]