Skvamokoturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvamokoturno
Norda skvamokoturno ne orienta Nov-Meksiko, foto de Gary Kramer, USDA, NRCS
Norda skvamokoturno ne orienta Nov-Meksiko, foto de Gary Kramer, USDA, NRCS
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Callipepla
Specio: C. squamata
Callipepla squamata
(Vigors], 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skvamokoturno (Callipepla squamata), komune konata ankaŭ kiel Blua koturno, estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estas bluecgriza birdo troviĝanta en la aridaj regionoj de Sudokcidenta Usono al centra Meksiko. Tiu specio estas frua posteulo de la genro Callipepla, diverĝe en la Plioceno.[1]

Aspekto

Tiu birdo ricevas kaj la komunan nomon kaj la latinan sciencan nomon el la skvameca blankanigra (malhelaj plumobordoj) aspekto de la plumoj de sia kolo, brusto, ventro kaj dorso. Krom tiuj skvamecaj markoj, tiu birdo estas facile identigebla pro sia blanka kresto kiu similas al tufo de kotono.

Ĝi estas 25 al 30 cm longa. La resto de la plumaro (ne skvameca) estas helbruneca al flaveca ĉekape. En flanko estas blankaj strioj.

Disvastiĝo kaj taksonomio

Disvastigata kaj komuna tra siaj teritorioj, tiu nearktisa specio estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[2]

La Skvamokoturno loĝas el sud-centra Arizono, norda Nov-Meksiko, orienta-centra Koloradio,[3] kaj sudokcidenta Kansaso suden tra okcidenta Oklahomo kaj okcidenta kaj centra Teksaso al Meksiko al nordorienta Jalisco, Guanajuato, Queretaro, Hidalgo, kaj okcidenta Tamaulipas. Ĝi estis enmetita en Havajo, centra Vaŝingtonio, orienta Nevado, kaj Nebrasko, sed estas konsiderata setliĝinta nur en centra Vaŝingtonio kaj orienta Nevado [4].

Ĉe la Skvamokoturno oni agnoskas 4 subspeciojn, 3 el kiuj havas teritoriojn en Usono:[5]

  • Callipepla squamata hargravei Rea, 1973 (Suprasonora skvamokoturno).[3] Formo de aridaj kaj sablaj habitatoj, ĝi troviĝas nur en Usono, nome en la areo kie kuniĝas la subŝtatoj de Koloradio, Kansaso kaj Oklahomo, kaj en nordokcidenta Nov-Meksiko. Ĝi estas la plej pala subspecio, adaptata al seka kaj sabla habitato.
  • Callipepla squamata castanogastris Brewster, 1883 (Brunventra skvamokoturno). Troviĝanta en suda Teksaso el Eagle Pass kaj San Antonio suden al apuda nordokcidenta Meksikio (Coahuila, Nuevo León, kaj Tamaulipas). Similaj individuoj troviĝas foje en plej malproksima nordoriento kaj okcidento de la teritorioj de la specio.[8] La Bruna ventro distingigas tiun el aliaj subspecioj; ĝi estas ankaŭ pli malhela ol la aliaj du troviĝantaj en Usono.

La Callipepla squamata estas konsiderata frua diverĝo de la ĝenro Callipepla, kaj ĝi verŝajne originiĝis en la Plioceno.[9] Ĝi havis areon de distribuado plej parte dum la lasta glaciepoko, pro la sekaj kondiĉoj tiuepokaj, kaj loĝis en regionoj norde de la rivero Kolorado.[10]

Plantokomunumoj

Laŭ Ligon [11], la distribuado de la Skvamokoturno ege koincidas kun la plantokomunumoj de prozopo (specioj de Prosopis), kondaljo (specioj de Condalia), kaj cilindropuntjo (specioj de Cylindropuntia).

Ĉe Oklahomo, la Skvamokoturno loĝas en sabla herbejo de artemizio (Artemisia filifolia), miksita arbustaro de pinsema pino kaj junipero (Pinus spp.-Juniperus spp.), kaj malalta herbejo de la Altebenaĵoj [12][13]. Sabla herbejo de artemizio inkludas sablan artemizion, agavon (Yucca glauca), sumakon (Rhus trilobata), kaj sablan prunujon (Prunus watsonii) [13]. Skvamokoturno en Oklahomo loĝas en malebena tereno, ĉefe kie artemizio (Artemisia spp.), prozopo, kakto (specioj de Opuntia kaj aliaj), agavo (specioj de Yucca), junipero, havarda kverko (Quercus havardii), kaj rokoj havigas ŝirmejon[14].

Ĉe Koloradio la Skvamokoturno okupas sablan terenon de artemizio aŭ agavo[15]. La kovraĵoj uzataj de la Skvamokoturno ĉe Koloradio estas, laŭ descenda ordo, sabla artemizio, mikso pino-junipero, densa herbejo de ĉola, sekaj farmoj, irigaciaj farmoj kaj miksoj de sarkobatoj (specioj de Sarcobatus) kaj atripleksoj (specioj de Atriplex). La Skvamokoturno faras malmutan aŭ nenian uzadon de disa herbejo de ĉola, ĉeriveraj areoj, replantitaj herbejoj aŭ malaltaj prerioj [16].

Ekologio

La nesto estas tipe herbokovrita truo enhavanta 9–16 makuletecajn ovojn. Kaze de ĝeno, ili preferas kuri pli bone ol ekflugi.

Ĉe Arizono, pariĝado kaj maksimuma disigo estas jam kompletita meze de junio. Nestumado probable ne komencas ĝis komenco de julio [17]. Ĉe Oklahomo, ovodemeto kutime okazas fine de aprilo. Oni trovis kompletajn ovarojn tiom frue kiom eĉ ĝis la 8a de majo [14]. Ovodemetado okazas el marto al junio en Teksaso kaj Meksikio, kaj el aprilo al septembro en Nov-Meksiko. Oni konstatis nestojn kun ovoj tiom frue kiom eĉ la 15an de aprilo en Nov-Meksiko [13].

La ino de Skvamokoturno demetas 9 al 16 ovojn; plej parto de ovaroj estas de 12 al 14 ovoj [18]. Kovado estas farata de la ino dum 21 al 23 tagoj. Duobla ovodemetado (produkto de du sinsekvaj ovodemetadoj en unu sezono) estas komuna [18]. En okcidenta Teksaso, Wallmo [19] observis la masklon zorgantan la unuan ovaron dum la ino komencis duan ovodemetadon. Sutton[14] konstatis tamen ke la Skvamokoturno en Oklahomo faras probable ununuran ovodemetadon, sed eloviĝo okazas tiom malfrue kiom ĝis la 6a de septembro. Ankaŭ Ehrlich kaj aliaj [20] listis la Skvamokoturnon kiel farantan nur ununuran ovodemetadon.

La frumaturaj idoj faras elnestiĝon tuj post eloviĝo. Ili estas akompanataj de almenaŭ unu, kutime ambaŭ, gepatroj, kiuj montris ilin kiel trovi manĝon [20]. Idoj rapide kreskas (ne konstatite en literaturo), kaj atingas grandon de plenkreskuloj post 11 al 15 semajnoj[20][7].

La Skvamokoturno estas specio de preskaŭ loĝantaj birdoj. La vintraj hejmoteritorioj de la aroj de Skvamokoturno varias el 9.6 al 33.6 hektaroj. La hejmoteritorioj de separataj aroj koincidas nur iome aŭ tute ne[7][13]. El septembro al novembro la aroj de Skvamokoturno havas stabilajn teritoriojn[17][13]. Ĉe Arizono, 75 al 90 % de populacio ŝajne moviĝas el reprodukta areo meze de novembro, kaj moviĝas al proksimaj montodeklivoj. La monta habitato kongruas kun tiu de la reprodukta areo. Marte la populacio de la reprodukta areo repliiĝas, kaj plej parto de birdoj ariĝas en grupoj de 4 al 8 [17].

La averaĝa vintra arogrando ĉe la Skvamokoturno estas de ĉirkaŭ 30 birdoj, kvankam oni konstatis arojn de ĝis 150 birdoj[20].

Preferata biotopo

La Skvamokoturno loĝas sekajn, malfermajn valojn, ebenaĵojn, montetodeklivojn, rokajn deklivojn, ravinojn, akvofluejojn kaj kanjonojn kiuj havas miksaĵon de nuda grundo, malalta herba kreskaĵaro kaj disa arbusta kovraĵo[12][20]. Taŭga biotopo de Skvamokoturno karakteras pro malaltaj herboj kun arbustoj. Ĝenerala grundokovro estas inter 10 kaj 50 %. Arboj kaj arbustoj devus esti malpli da 2 m altaj. La Skvamokoturno evitas densan kreskaĵaron asocian kun rojejoj. Skvamokoturno kontrolita de dissendilo havis individuan hejmoteritorion de 21 al 24 ha[17].

Absoluta postulo fare de Skvamokoturno por akvejo ne estis ankoraŭ determinata; estas iom da debato en literaturo ĉu estas tia postulo[7][13]. Skvamokoturno loĝas areon de 7 aŭ 8 mejloj (11.2–12.8 km) el pli proksima akvejo en Arizono. Ĉe Nov-Meksiko, ne estis malkutima trovi Skvamokoturnon je 10 al 15 mejloj (16–24 km) el akvo [13]. Wallmo [19] observis vintrajn birdarojn je 3 kaj 7 mejloj (1.8 kaj 11.2 km) el akvo en la Nacia Parko Big Bend en sudokcidenta Teksaso.

Ĉe Arizono la somera vivejo de la Skvamokoturno estas je 200 m el akvo. Oni observis Skvamokoturnon trinkantajn el brutobredaj akvorezervujoj aprile al junio (kio estis seka periodo dum la tempo de la studo) ĉiun 2an al 3an tagon [17]. Ĉe Oklahomo, la Skvamokoturno ofte migras al farmoj kaj ranĉoj en vintro kaj tiele ĝi estas pli proksima al akvofontoj vintre ol somere[13]. DeGraaf kaj aliaj [12] informis, ke vintre la Skvamokoturno troviĝas kutime je 1.25 mejlojn (2 km) el akvejo.

Kovropostuloj

Manĝokovro: La Skvamokoturno uzas herbejojn kaj arbustaron por kovro (ŝirmo) dummanĝe. Laŭ unu studo ili estis ofte vidataj trapase je 25–50 m de nuda grundo. Kaze de ĝenado, la Skvamokoturno kaŝiĝas ĉe serpentoherbo (specioj de Gutierrezia) aŭ en herbotufoj [17]. Junie kaj julie manĝo okazas ĉe malferma herbejo kiu ne estas uzata alifoje [13].

Vagadokovro: Aroj de Skvamokoturno okupas vagajn aŭ ripozajn kovrejojn post frumatenajn manĝoperiodojn. La Skvamokoturno okupas dezertajn herbejojn aŭ dezertan arbustaron kun minimumo de unu vagadokovro por proksimume ĉiun 28an hektaron[21][12][18]. Ĉe nordokcidenta Teksaso vagadokovro karakteras pro: (1) superkapa arbarkovro, (2) flanka ekranokovro, (3) centra areo kun nuda grundo, kaj (4) unu aŭ pliaj padoj tra la flanka kovro. Kovraltoj gamas el 0.5 al 1.8 m kaj el 0.8 al 2.1 m en diametro. Ĉola ĉiam formas parton de la superkapa kovro je 85 % de la kovrejoj, eĉ kvankam ĝi hegemonias nur je 12 % de la studolokoj. Ĉe areoj kie la Skvamokoturno loĝas sen ĉola, arbaraj specioj kiaj licioj (specioj de Lycium) kaj prozopoj gravas por superkapa kovro[22]. Ĉe habitatoj de pino-junipero de Oklahomo, Skvamokoturno uzas la apogon de arboj de ĉola (Cylindropuntia imbricata) kaj homfaritajn strukturojn [13]. Ĉe Arizono, la Skvamokoturno okupas liciniojn kaj prozopojn 0.5–1.5 m altajn por vagadokovro. Tiu superkapo kovro haviĝas meztagan ombron, sed estas malferma baze por permesi facilan fuĝejon el predantoj[17]. Ĉe Oklahoma vintraj hejmoteritorioj ĉiam enhavas sumakon, arbojn de ĉola, aŭ homfaritajn strukturojn kiuj havigas superkapan kovron[13].

Noktoripoza kovro: La Skvamokoturno ripozas kie oni observas jukaon (Yucca angustifolia), arbojn de ĉola, kaj verajn monto-mahoganojn (Cercocarpus montanus) kaj jukodoran zumakon (Rhus aromatica). La alto de uzata vegetaĵaro por noktoripozo estas mapli da 0.5 m[23].

Nestokovro: Marte aŭ aprile la vintraj birdaroj disiĝas en areojn kun malpli da kovro. Tiu uzado de areoj kun malpli da kovro koincidas kun sezona malpliiĝo en la kvanto de predantoj en la sama areo [13]. La nestoj de Skvamokoturno estas konstruataj sub herbotufoj, kaj estas ŝirmataj de artemizio (specioj de Artemisia), kreosotarbustoj (Larrea tridentata), prozopo, akacio (Acacia greggii), kaktoj aŭ jukao [18]; sub mortinta salsolo (Salsola kali), aŭ jukao; aŭ ŝirmita ĉe malnova maŝinaro aŭ aliaj homfaritaj restaĵoj.[14] Ĉe Oklahomo, 66 % de la nestoj estis ĉe unu el 4 eblaj situacioj: (1) mortinta salsolo, (2) maŝinaro kaj restaĵoj, (3) miksita arbustaro, kaj (4) jukao [13]. Ĉe Nov-Meksiko, studo de reproduktantaj birdoj kaj vegetalaj mikrobiotopoj indikis, ke la Skvamokoturno estas asocia kun pliiĝantaj niveloj de makuleco kaj pliiĝantaj kovroj de prozopo kaj kakto[24].

Manĝokutimo

Skvamokoturno estas oportunemaj manĝantoj [7]. Semoj estas konsumataj la tutan jaron. Grandaj semoj (kiaj tiuj de prozopo kaj serpentoherbo) estas gravaj por la dieto de la Skvamokoturno [25]. Aliaj semoj estas tiuj de la kubutarbusto (Forestiera angustifolia), akacio, prozopo, celtioj (specioj de Celtis), salsolo, amaranto (Amaranthus retroflexus), kaj sunfloroj, ambrosio (specioj de Ambrosia), kaj aliaj plantoj Asteraceaj [12]. Skvamokoturno konsumas pli da herbosemoj ol aliaj koturnoj[12]. Aliaj dietaj komponantoj estas folioj, fruktoj kaj insektoj. Someraj dietoj estas altaj ĉe verda vegetaĵaro kaj insektoj, kiuj estas ankaŭ grava fonto de humideco[17].

Ĉe Oklahomo, malgrandaj grupoj de Skvamokoturno manĝas inter jukao kaj en planteroj de jukao kaj prozopo, herbotufoj kaj grenaroj. Ankaŭ ĉe Oklahomo, frua vintra manĝo ŝajne manĝita kiam aliaj manĝoj ne ankoraŭ disponeblas estas eŭforbio (Euphorbia marginata kaj Euphorbia fendleri), paspalumoj (Paspalum stramineum), cenĥro (Cenchrus pauciflorus), portulakoj (specioj de Portulaca), zumako, kaj foliburĝonoj. Ordinara daturo (Datura stramonium) kaj juniperaj beroj estas ĉiam evitataj[13]. Vintra manĝo de la Skvamokoturno ĉe Oklahomo inkludas semojn de salsolo kaj sunfloroj (specioj de Helianthus) [14].

Ĉe nordokcidenta Teksaso, selekto de manĝo fare de la Skvamokoturno dependis el manĝoteknikoj, disponeblo kaj semogrando. Malgrandaj semoj estis selektataj kiam ili estas ankoraŭ en la planto kaj povus esti facile plukataj, sed ne estis manĝitaj post falo, supozeble ĉar ili estas tro malgrandaj aŭ malfacile troveblaj. Arbustoj de serpentoherbo (Gutierrezia sarothrae) estis baza manĝo en vintraj dietoj; ĝi ne estas multe selektata sed estis konsumata proporcie al sia disponeblo (kaj manko de elektodisponeblo) [26]. Ĝenerale, ĉe teksasa herbosemoj (ĉefe altaj sporoboloj [Sporobolus asper] kaj tridento [Tridens muticus]) estis plej gravaj konstituantoj de la dieto de la Skvamokoturno. Tio atribuiĝis al pluva modelo kiu rezultis en relative pli alta kvanto de herbosemoj disponeblaj, kaj pli malalta kvanto de disponebla herbaro. Ĉe la sama studo la verda vegetaĵaro formis pli altan proporcion de la dieto ol konstatite en aliaj areoj[27].

Ĉe sudokcidenta Teksaso, la Brunventra skvamokoturno konsumis herbajn plantosemojn kaj verdan vegetaĵaron. La semoj de arbustaj specioj konsistigis 68 % de la enhavo de la stomakoj de 32 Skvamokoturnoj. Verda manĝo, ĉefe naturaj karotoj (Daucus carota) kaj trifolio (specioj de Trifolium) formis 7.17 %. Kubutarbusto estis la ununura plej grava manĝo, sekve de akacioj roemeraj (Acacia roemeriana), dezerta jaŭpono (Schaefferia cuneifolia), kaj dorna celtio (Celtis pallida) [28].

Ĉe sudorienta Nov-Meksiko, ĉefa manĝo (almenaŭ 5 % de la dieto de la Skvamokoturno kaj somere kaj vintre) estis semoj de prozopo kaj krotono (specioj de Croton), verda vegetaĵaro, kaj kurkulioj. Nepreferata manĝo manĝita vintre kaj disponebla, sed ne konsumata somere inkludis arbustojn de serpentoherbo (la ĉefa vintra manĝo), verbesinoj (Verbesina encelioides), ciklolomoj (Cycloloma atriplicifolium), kaj cimoj. Semoj de prozopo kaj de arbustoj de serpentoherbo kune faris 75 % de la vintra dieto[25]. Akridoj estis somera ĉefa manĝo. Insektoj kiaj cikadoj, skaraboj, semoj de eŭforbio (specioj de Euphorbia), setario (Setaria macrostachya), kaj kramerio (Krameria grayi) estis konsumataj en malpli markata sezonmaniero[25]. Alia studo informis pri substancaj kvantoj de semoj de preriaj sunfloroj (Helianthus petiolaris) kaj de amaranto (Amaranthus spp.) en la dieto de la Skvamokoturno [29].

Skvamokoturno manĝas ĉe kampoj de luzerno (specioj de Medicago.)[14].

Predantoj

Ĉe Arizono, eventualaj predantoj de la Skvamokoturno inkludas mamulojn, birdojn, kaj reptiliojn. Plej parto de mortoj de skvamokoturnoj estis farataj de birdaj predantoj inklude kelkajn kiaj la blua cirkuo (Circus cyaneus), jamajka buteo (Buteo jamaicensis), amerika turfalko (Falco sparverius), preria falko (Falco mexicanus), kaj la granda kornostrigo (Bubo virginianus) [17]. Ĉe Nov-Meksikio, predantoj de la skvamokoturno estas akcipitroj, gufoj, kojotoj (Canis latrans), kaj serpentoj [21]. Ĉe Koloradio, eventualaj predantoj de la skvamokoturno estas kojotoj, la griza vulpo (Urocyon cinereoargenteus), ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), grizbruna vulpo (V. velox), rufa linko (Lynx rufus), blua cirkuo, vilkrura buteo (Buteo lagopus), preria falko, migra falko (Falco peregrinus), amerika turfalko, reĝa aglo (Aquila chrysaetos), kaj blankkapa maraglo (Haliaeetus leucocephalus) [15].

La Skvamokoturno estas popularaj ĉasbirdoj[21].

Referencoj

  1. Zink, Robert M. & Blackwell, Rachelle C. (1998)Molecular systematics of the Scaled Quail complex (genus Callipepla). Auk 115(2): 394–403.
  2. "IUCN"
  3. 3,0 3,1 Rea, Amadeo M. (1973): The Scaled Quail (Callipepla squamata) of the southwest: systematic and historical consideration. Condor 75: 322–329.
  4. Sibley, Charles G.; Monroe, Burt L., Jr. 1990. Distribution and taxonomy of the birds of the world. New Haven, CT: Yale University Press
  5. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  6. Peterson, Roger Tory, y Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Johnsgard, Paul A. 1988. The quails, partridges, and francolins of the world. New York: Oxford University Press ISBN 0-19-857193-3
  8. Schemnitz, Sanford D. (1994): Scaled Quail (Callipepla squamata). In: Poole, A. & Gill, F.: The Birds of North America 106. The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & The American Ornithologists' Union, Washington, D.C.
  9. Zink, Robert M., y Rachelle C. Blackwell. 1998. Molecular systematics of the Scaled Quail complex (genus Callipepla). Auk, 115(2): 394-403. Texto PDF
  10. Rea, Amadeo M. 1973. The Scaled Quail (Callipepla squamata) of the southwest: systematic and historical consideration. Condor, 75: 322–329. Teksto PDF
  11. Ligon, J. S. 1961. New Mexico birds and where to find them. Alberquerque: University of New Mexico Press
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 DeGraaf, Richard M.; Scott, Virgil E.; Hamre, R. H.; [kaj aliaj]. 1991. Forest and rangeland birds of the United States: Natural history and habitat use. Agric. Handb. 688. Washington, DC: U.S. Department of Agriculture, Forest Service
  13. 13,00 13,01 13,02 13,03 13,04 13,05 13,06 13,07 13,08 13,09 13,10 13,11 13,12 13,13 Schemnitz, Sanford D. 1961. Ecology of the scaled quail in the Oklahoma Panhandle. Wildlife Monographs: No. 8. Bethesda, MD: The Wildlife Society: 5–47
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 Sutton, Geroge Miksch. 1967. Oklahoma birds: their ecology and distribution with comments on the avifauna of the southern Great Plains. Norman, OK: University of Oklahoma Press
  15. 15,0 15,1 Snyder, Warren D. 1967. Experimental habitat improvement for scaled quail. Game bird surveys. Colorado Division of Wildlife. Project number W-037-R-18/WK.PL.06/JOB 1
  16. Hoffman, Donald M. 1965. The scaled quail in Colorado: Range–population status–harvest. Tech. Publ. No. 18. Denver, CO: Colorado Department of Game, Fish, and Parks
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 17,7 17,8 Goodwin, John G., Jr.; Hungerford, C. Roger. 1977. Habitat use by native Gambel's and scaled quail and released masked bobwhite quail in southern Arizona. Res. Pap. RM-197. Fort Collins, CO: U.S. Department of Agriculture, Forest Service, Rocky Mountain Forest and Range Experiment Station.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 Harrison, H. H. 1979. A field guide to western birds' nests. Boston: Houghton Mifflin Co.
  19. 19,0 19,1 Wallmo, O. C. 1956. Ecology of scaled quail in west Texas. Contribution of the Federal Aid in Wildlife Restoration Act; Special report: Project W-57-R; Department of Wildlife Management, A & M College of Texas. Austin, TX: Texas Game and Fish Commission, Division of Wildlife Restoration.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David S.; Wheye, Darryl. 1988. The birder's handbook: a field guide to the natural history of North American birds. New York: Simon & Schuster, Inc
  21. 21,0 21,1 21,2 Campbell, Howard; Martin, Donald K.; Ferkovich, Paul E.; Harris, Bruce K. 1973. Effects of hunting and some other environmental factors on Scaled Quail in New Mexico. Wildlife Monographs No. 34. Bethesda, MD: The Wildlife Society
  22. Stormer, Fred A. 1981. Characteristics of scaled quail loafing coverts in northwest Texas. Res. Note RM-395. Fort Collins, CO: U.S. Department of Agriculture, Forest Service, Rocky Mountain Forest and Range Experiment Station
  23. Stormer, Fred A. 1984. Night-roosting habitat of scaled quail. Journal of Wildlife Management. 48(1): 191–197
  24. Naranjo, Luis G.; Raitt, Ralph J. 1993. Breeding bird distribution in Chihuahuan Desert habitats. Southwestern Naturalist. 38(1): 43–51
  25. 25,0 25,1 25,2 Nowak, Cheryl L.; Nowak, Robert S.; Tausch, Robin J.; Wigand, Peter E. 1994. A 30,000 year record of vegetation dynamics at a semi-arid locale in the Great Basin. Journal of Vegetation Science. 5: 579–590
  26. Ault, Stacey C.; Stormer, Fred A. 1983. Seasonal food selection by scaled quail in northwest Texas. Journal of Wildlife Management. 47(1): 222–228
  27. Leif, Anthony P. 1987. Bobwhite and scaled quail responses to burning of redberry juniper- dominated rangelands. Lubbock, TX: Texas Tech University. Thesis
  28. Lehmann, Valgene W.; Ward, Herbert. 1941. Some plants valuable to quail in southwestern Texas. Journal of Wildlife Management. 5(2): 131–135.
  29. Best, Troy L.; Smartt, Richard A. 1985. Foods of scaled quail (Callipepla squamata) in southeastern New Mexico. Texas Journal of Science. 37(2&3): 155–162

Plia legado

  • Peterson, Roger Tory (1998): A Field Guide to the Birds of Texas and Adjacent States. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-92138-4

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj