SkyTrain (Vankuvero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
STVSkyTrain (Vankuvero) SkyTrain (Vankuvero)
automated rapid transit
Ĝeneralaj informoj
Loko Vankuvero (Brita Kolumbio, Kanado)
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 11-a de decembro 1985
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 79,6 km
Nombro de linioj 3
Nombro de veturiloj 298
Nombro de stacioj 53
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 160 milionoj (2018)
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto TransLink
vdr

SkyTrain (angle ĉieltrajno) estas la metroa sistemo de Vankuvero (Kanado). Ĝiaj trajnoj veturas aŭtomate, sen stiristo. Ĝiaj trakoj plejparte ne estas sub-, sed superteraj, sur pilieroj.

En 2010 SkyTrain havas reton de 68,7 km kun 47 stacioj; per tio ĝi estas la plej longa aŭtomata fervoj-sistemo en la mondo kaj la plej longa urba fervojo de Kanado. Ĝi konsistas el tri linioj; ĉiuj komenciĝas en stacio Waterfront:

Ekzistas plano pri kvara linio (Evergreen Line), inter Lougheed kaj Douglas.

La du unuaj linioj estas administrataj de British Columbia Rapid Transit Company. La Canada Linion prizorgas la kompanio Protrans BC; ĝi ankaŭ uzas alispecajn veturilojn ol la aliaj du.

Reto de SkyTrain (Vankuvero)

Historio de la konstruado[redakti | redakti fonton]

Projekto Linio(j) Malfermo Sekcioj Stacioj Longo
Demonstra linio Expo somero 1983 Main Street Station
Terminal Ave guideway
1 km
Expo, fazo 1 Expo 3-a de januaro 1986 WaterfrontNew Westminster 15 20,4 km
Expo, fazo 2 Expo 14-a de februaro 1989 New WestminsterColumbia 1 2,9 km
16-a de marto 1990 ColumbiaScott Road 1
Plilongigo al Surrey Expo 28-a de marto 1994 Scott RoadKing George 3 4,4 km
Millennium, fazo 1 Millennium 2-a de januaro 2002 ColumbiaBraid 2 19,1 km
31-a de aŭgusto 2002 BraidCommercial Drive 9
21-a de novembro 2003 nova stacio Lake City Way 1
Plilongigo al VCC–Clark Millennium 6-a de januaro 2006 Commercial DriveVCC–Clark 1 0,8 km
Canada Linio Canada 17-a de aŭgusto 2009 WaterfrontRichmond–Brighouse
BridgeportYVR—Airport
15 19,2 km

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Translink, posedanto kaj organizanto de SkyTrain