Slam Stewart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slam Stewart en 1946

Leroy Elliot „Slam“ Stewart (* 21-an de decembro 1914 en Englewood, Nov-Ĵerzejo; † 10-an de decembro 1987 en Binghamton, Novjorkio) estis usona ĵaz-basisto, ĉefe konata kiel ero de la duopo Slim & Slam.

Vivo

Kiel basisto li estis konata pro tio, ke li akompanis sian per-arĉan sololudon per samtempa zumado okton pli alta, kion li transprenis laŭ propraj eldiroj el prezentado de la violonisto Ray Perry. Li tamen ankaŭ enmetis aliajn spektaklaĵojn en siajn prezentadojn. Sian kromnomon Slam li ricevis pro la frapa brueto de liaj kordoj dum la ludo.

Li komence ludis violonon, transiris tamen al kontrabaso. Li studis ĉe la Konservatorio je Bostono kaj laboris en 1936 komence ĉe Peanuts Holland. En 1937 li transloĝis al Novjorko kaj fondis kune kun Slim Gaillard la duopon Slim and Slam, fama pro sensencaĵo-programeroj kiel ekz. la furoraĵo Flat Fleet Floogie (with a Floy Floy) el 1938. La rekrutigo de Gaillard al militservo dum la Dua Mondmilito finis ĉi tiun kunlaboron. Li kunmuzikis kun Fats Waller en ties mortojaro 1943, ekzemple aktorante en la filmo Stormy Weather ( el 1943; reĝio: Andrew Stone) pri Bill „Bojangles“ Robinson. Stewart formis novan duopon kun gitaristo Tiny Grimes, kiu ankaŭ kunmuzikis kun Art Tatum (ekde 1942 ĝis 1944 kaj en la 1950-aj jaroj), kaj prezentis krome unuafoje kun la sesopo de Benny Goodman. Fama improvizad-kunsido el 1945 kun Dizzy Gillespie, Charlie Parker kaj Red Norvo apartenas al la bibop-klasikaĵoj (Groovin’ High, Dizzy Atmosphere). Li muzikis ankaŭ kun Lester Young (je klasika registraĵo de Sometimes I’m happy), kun Don Byas (duopoj en Town Hall Concert 1945, Indiana) kaj en propraj ensembloj, en kiuj ankaŭ ludis Erroll Garner. En 1945 Down Beat distingis lin kiel plej bona basisto de la jaro.

Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj Stewart prezentis kun muzikistoj kiel Art Tatum, Roy Eldridge, Beryl Booker aŭ Rose Murphy kaj koncertvojaĝis ankaŭ en Italujo kaj Germanujo. Dum la 1970-aj jaroj li iomete retiriĝis el la ĵazmondeto: Li ludis kiel soloisto en la Simfoni-Orkestro je Indianapolis, instruis progresintajn muziklernantojn, verkis instrulibrojn kaj prezentis dum la televidspektaklo Today. Li ankaŭ prezentis kun la bando New York Jazz Repertory Company. Li daŭrigis sian karieron kiel populara, tre individue muzikanta basistoj per regule okazantaj koncertvojaĝoj, prezentadoj je festivaloj (ekz. Newport Jazz Festival de 1964) kaj sonregistradoj ĝis en la 1980-aj jaroj.

Diskoj

  • Slim & Slam: The Original 1938 Recordings, Vol. 1 & 2 (Tax)
  • Bowin' Singin' Slam (1945)
  • Slam Stewart 1945–1946 (Classics))
  • Slam Bam (Black & Blue, 1971) kun Milt Buckner, Jo Jones
  • Slamboree (Black & Blue, 1972) kun Wild Bill Davis, Gene Rodgers, Al Casey, Jo Jones
  • Fish Scales (1975)
  • Two Big Mice (1977)
  • Dialogue (1978)
  • Shut Yo' Mouth! (1981, kun Major Holley)
  • The Cats Are Swingin´ (1987)

Eksteraj ligiloj