Slamo (poezio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Slamo estas spektaklo pri voĉa poezia arto aperinta en 1984 en Ĉikago, Usono, iniciate de Marc Smith [1].

Per slamo, sub formo de deklamado, la iniciatinto celis iel frapi la imagon de la spektantoj, ilin emociigi kaj skui, kaj ebligi partoprenon de la publiko. Slamo instigas la poetojn atenti pri tio kion ili diras kaj pri la maniero diri tion. Ili plejofte kaj principe deklamas proprajn poeziaĵojn, ne tiujn de aliuloj. Ĝi povas okazi kadre de renkontiĝoj, turniroj, en asociaj lokaloj, publikaj ejoj, trinkejoj, ktp.

Nuyorican Poets Cafe, Nov-Jorko

Marc Smith malŝatis, laŭ propraj vortoj, la malfermitajn scenojn pri poezio, kiujn li opiniis ofte longaj kaj enuaj. Li volis krei ludecan enscenigon por plibonigi la kvaliton de la spektakloj sed ankaŭ kontesti la nocion pri kvalito en poezio kiam membroj de arbitra ĵurio esprimis siajn subjektivajn gustojn. El tio rezultis populariĝo de tiuj spektakloj unue en Ĉikago, poste en Nov-Jorko kaj, iom post iom, tra la mondo en Kanado, Germanio, Svedio, Aŭstrio, Svisio, Nepalo, Nederlando, Britio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Singapuro, Ĉeĥa Respubliko, Sarajevo, Bosnio, Makedonio, en Parizo ĉirkaŭ 1998 kaj poste tra Francio.

La bazaj reguloj de slamo povas pli malpli varii laŭ la landoj, organizantoj kaj lokoj, kie ili estas akceptataj. Ekzemple :

  • enskribiĝo libera por ĉiuj homoj;
  • voĉa prezentado (“a cappella“) ;
  • foresto de ornamoj sonaj, lumaj aŭ vestaĵaj;
  • esprimlibereco;
  • esprimdaŭro ne supera al tri minutoj.
  • unu teksto deklamita, unu glaso da trinkaĵoj ricevebla (ne akumulebla).

La eniro estas plejofte senpaga aŭ malaltpreza. Plejparto el la scenejoj estas malfermitaj. Ne estas limo pri aĝo aŭ stilo. Partoprenantoj diras, legas, skandas, kantas, ludas proprajn tekstojn laŭ temoj liberaj aŭ devigaj. Preferataj estas kuraĝigo ol kritiko por la komencantoj. Ĉiu partoprenanto, artisto aŭ ne, estas en tio por dispartigi plezuron.

Reguloj pri turniroj aŭ slamo de poezio aldonas :

  • ĵurion, kies membroj estas hazarde elektitaj en la salono por noti la poetojn aŭ poezi-skipojn, kiam temas pri kolektivaj poemoj;
  • teksto estas devige legata de ties aŭtoro;
  • la celo de la slamo ne estas gajni ion; la nura gajno por la partoprenantoj, estas en la plezuro partopreni, en la poezio mem kaj la spektaklo.

Slamo reprezentas interesan evoluon en tio ke ĝi estas vivanta kaj ebligas popularan poezian esprimon ekster la kutimaj artistaj vojoj. Ĝin praktikas ĉiustilaj poetoj el ĉiuj sociaj medioj, en urboj same kiel en kamparoj.

La bazaj informoj de tiu ĉi artikolo fontas el la versioj angla kaj ĉefe franca de Wikipedia.

Notoj

  1. Marc Kelly Smith (Ĉikago, 1950) estas usona konstrulaboristo, poeto, kiu imagis originalan vojon por popularigi kaj vivigi la poezion : la slamon.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda