Slanec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Slanec (apartigilo)
Slanec
hungare: Nagyszalánc, germane: Salzburg
municipo
Vilaĝplaco en Slanec
Oficiala nomo: Slanec
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Abov
Montaro Slanské vrchy
Memorindaĵo Slaneca burgo
Situo Slanec
 - alteco 426 m s. m.
 - koordinatoj 48° 38′ 10″ N 21° 28′ 43″ O / 48.63611 °N, 21.47861 °O / 48.63611; 21.47861 (mapo)
Areo 20,459 km² (2 045,9 ha)
Loĝantaro 1 365 (31.12.2010)
Denseco 66,72 loĝ./km²
Unua skribmencio 1230
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 044 17
Telefona antaŭkodo +421-55
Aŭtokodoj KS
NUTS 522007
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Slanec
Retpaĝo: www.slanec.sk
Portalo pri Slovakio
Burgoruino Slanec
Vido el Slaneca burgo al Slanec
Vido al monteto super la municipo kaj Slaneca burgo

Slanec (hungare Nagyszalánc [nadjsalAnc], germane Salzburg, Zalantz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Slanec situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Michaľany-Košice. La lasta urbo troviĝas je 20 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo konstruiĝis en nekonata tempo, sed la unua mencio okazis en 1230 en latina formo "Castrum Salis". Ĝi havis gravan rolon dum la sekvaj internaj militoj. En 1440 Johano Jiskra kun la husanoj okupis ĝin, baldaŭe en 1448 Johano Hunyadi reokupis ĝin. En 1605 Stefano Bocskai, en 1644 Georgo Rákóczi la 1-a, en 1678 Emeriko Thököly okupis ĝin, sed en la sama jaro la Habsburgoj reokupis ĝin kaj faris ĝin ruino.

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Supozeble la vilaĝo formiĝis dum konstruado de la fortikaĵo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyszalánc 856 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]