Slava epopeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfons Mucha laboranta en la ciklo en 1920.
La bulgara caro Simeon
Post la batalo de Grunwald.
La sankta monto Athos
Slavoj en sia patrujo
La kronado de la serba caro Stefan Duŝan kiel imperiestro de la Orienta Romia Imperio

Slava epopeo estas ciklo de dudek grandaj pentraĵoj de la ĉeĥa pentristo Alfons Mucha, kiujn li pentris en la kastelo Zbiroh en okcidenta Bohemio kaj kiuj nun troviĝas en la kastelo de Moravský Krumlov.

La pentristo pensis pri la ciklo jam ekde 1900, sed nur en 1910 li revenis el Francio kun sia familio, luis atelieron en kastelo super urbeto Zbiroh kaj dum 18 jaroj pentris sian ĉefverkon. Tiun li poste donacis al la ĉeĥa nacio kaj konfidis al Prago, kie la verko estis prezentita en Foireja Palaco (1928). En 1938 la urbo sukcesis la verkon kaŝi antaŭ faŝistoj kaj post la dua mondmilito la Galerio de Prago pruntis la verkon al la kastelo de Moravia Krumlov, kie ĝi estas prezentata ekde 1963. Nun aperis tendencoj revenigi la verkon al Prago, sed tie ne estas samkvalitaj ĉambroj kiel en Krumlov.

Listo de pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

La verko konsistas el 20 pentraĵoj de pli-malpli ses metrojn altaj kaj ok metrojn larĝaj.[1]

Titolo Subtitolo Dimensioj
Slavoj en sia patrujo Inter la tjurka knuto kaj la gota glavo 8.10 x 6.10 m
La soleno de Svantovito en Rujano Kiam la dioj militas, savo estas en la arto 8.10 x 6.10 m
Enkonduko de la slava liturgio Laŭdu Dion en la lingvo de via patrujo 8.10 x 6.10 m
La bulgara caro Simeon La aŭrora stelo de la slava literaturo 4.80 x 4.05 m
La ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar II, reĝo fera kaj ora (1253-1278) La unuiĝo de la slavaj dinastioj 4.80 x 4.05 m
La kronado de la serba caro Stefan Duŝan kiel imperiestro de la Orienta Romia Imperio La slava jura kodo 4.05 x 4.80 m
Jan Milíč el Kroměříž Monaĥejo el bordelo 4.05 x 6.20 m
La magistro Jan Hus predikanta ĉe la Betlehema Kapelo La Vero triumfas 8.10 x 6.10 m
La kunsido ĉe Křížky (1419) La magio de la vortoj sub utraque specie 4.05 x 6.20 m
Post la batalo de Grunwald (1410) La solidareco de la nordaj slavoj 6.10 x 4.05 m
Post la batalo de la monto Vítkov Dio reprezentas Veron, ne Povon 4.80 x 4.05 m
Petr Chelčický en Vodňany Ne repagu malicon per malico 6.20 x 4.05 m
La Husana reĝo Jiří de Poděbrady (1420-1471) Reĝo por popolo de ambaŭ eklezioj 4.80 x 4.05 m
La batalo de Sziget kontraŭ la turkoj de Miklós Zrínyi La ŝildo de Kristanismo 8.10 x 6.10 m
La presado de la "Biblio de Kralice" en Ivančice Dio donacis al ni lingvon 8.10 x 6.10 m
La lastaj tagoj de Jan Amos Komenský en Naarden Flagro de Espero 6.20 x 4.05 m
La sankta monto Athos Ŝirmanta la plej antikvajn ortodoksajn literaturajn tresorojn 4.80 x 4.05 m
La ĵuro de Omladina sub la slava tilio (1894) La slava renesanco 4.80 x 4.05 m
La abolo de servuto en Rusio Libera laboro estas la fundamento de la Ŝtato 8.10 x 6.10 m
Apoteozo de la historio de la slavoj Kvar epokoj de la slavoj en kvar koloroj 4.05 x 4.80 m

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cameron, Rob, "Czech Battle over Art Nouveau Epic by Alphonse Mucha", BBC, 10-a Aŭgusto 2010. Kontrolita 11-a Aŭgusto 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.