Slavoj Žižek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slavoj Žižek
Persona informo
Slavoj Žižek
Naskiĝo 21-an de marto 1949 (1949-03-21) (75-jaraĝa)
en Ljubljano, Socialisma Respubliko Slovenio,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Religio Kristana ateismoateismo vd
Lingvoj serbokroatafrancaanglagermanaslovena vd
Loĝloko Ljubljano vd
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Bežigrad Grammar School • Universitato de Ljubljano • Universitato de Parizo 8 vd
Partio League of Communists of Slovenia • Liberala Demokratio de Slovenio vd
Familio
Edz(in)o Renata Salecl • Jela Krečič vd
Profesio
Okupo filozofopsikologo • kultursciencisto • sociologo • universitata instruisto • eseisto • psikoanalizisto • kulturkritikisto • politikisto • teologo • publikigistoaktoroscenaristo vd
Laborkampo ideologiopolitika sciencomarksismo • kinoteorio • ontologiopsikoanalizoteologio • freŭdomarksismo • filozofio • kulturologio vd
Aktiva en Ljubljano vd
Doktoreca konsilisto Jacques-Alain Miller vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Slavoj ŽIŽEK (esperante Slavojo ĴIĴEKO[mankas fonto]) estas slovena sociologo, filozofo, marksisto, psikoanalizisto kaj kulturkritikisto.

Ĵiĵeko estas profesoro ĉe la Universitato de Ljubljano, la European Graduate School kaj ankaŭ gastinstruas ĉe kelkaj usonaj universitatoj. Malgraŭ estinte membro de la komunista partio, Ĵiĵeko kontribuis al ĵurnaloj kritikaj al la registaro. En 1990, Ĵiĵeko sin prezentis kandidato en Prezidenta Voĉdono de la nove formata Slovenio. Simile al Romia kaj Sovetia Triumviraroj, por la unua prezidenta baloto de Slovenio elektiĝis Prezidenta Kvarumviraro, en kiun ne eniris Ĵiĵeko, ricevinte la kvine pli altan sumon de voĉoj.

Aktuale, li estas unu el la plej popularaj el vivantaj filozofoj, kaj inter la plej eldonitaj. Kvankam li ĉefe verkas angle, liaj verkoj tamen ofte tradukiĝas en plurajn ceterajn lingvojn (neniam en esperanton).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Titolo Jaro Eldoninto Originala Titolo
Sekso kaj la Fuŝinta Absoluto 2019 Bloomsbury Publishing Sex and the Failed Absolute
Aktualeco de la Komunista Manifesto 2019 Wiley The Relevance of the Communist Manifesto
Kvazaŭ Taga Latrono: Potenco en Erao Posthumana 2018 Penguin Books Like a Thief in Broad Daylight: Power in the Era of Post-Humanity
Inkontinenco de la Vako: Ekonomio-Filozofiaj Spandreloj 2017 MIT Press Incontinence of the Void: Economico-Philosophical Spandrels
Lenino 2017 2017 Verso Books Lenin 2017 (The Day After the Revolution)
Kuraĝo de Despero: Kronikoj el Jaro da Danĝera Agado 2017 Penguin Books The Courage of Hopelessness: Chronicles of a Year of Acting Dangerously
Antigono 2016 Bloomsbury Publishing Antigone
Disparecoj 2016 Bloomsbury Publishing Disparities
Refuĝantoj, Terorismo, kaj Aliaj Problemoj pro Najbaroj: Kontraŭ Duobla Ĉantaĝo 2016 Penguin Books Refugees, Terror and Other Troubles with the Neighbours: Against the Double Blackmail
Vagnera Sublimo: Kvar Lakanaj Interpretoj de Klasikaj Operoj 2016 Verlag der Buchhandlung Walther Konig The Wagnerian Sublime: Four Lacanian Readings of Classic Operas
Perturboj en Paradizo: Inter Finoj Historia kaj Kapitalisma 2015 Melville House Publishing Trouble in Paradise: From the End of History to the End of Capitalism
Absoluta Sintiriĝo: Al Nova Fondo por Dialektika Materiismo 2014[1] Verso Books Absolute Recoil: Towards a New Foundation of Dialectical Materialism
Evento: Filozofia Vojaĝo tra Koncepto 2014 Penguin Books Event: A Philosophical Journey Through a Concept
La Plej Sublima Histeriulo: Hegelo kun Lakano 2014 Polity Press The Most Sublime Hysteric: Hegel with Lacan
Ĵiĵeko, liaj ŝercoj 2014 MIT Press Žižek's Jokes: (Did you hear the one about Hegel and negation?)
Peti Tion Neeblan 2013 Polity Demanding the Impossible
Jaro da Revado Danĝera 2012 Verso Books,[2] The Year of Dreaming Dangerously
Malpli ol Nenio: Hegelo kaj la Ombro pro Dialektika Materiismo 2012 Verso Books Less Than Nothing: Hegel and the Shadow of Dialectical Materialism
Vivi dum Tempofiniĝo 2010 Verso Books Living in the End Times
Jen Tragedio, Jen Farso 2009 Verso Books First As Tragedy, Then As Farce
Violento: Ses Oblikvaj Reflektoj 2008 Picador Violence: Six Sideways Reflections
Defendi Perditajn Kaŭzojn 2008 Verso Books In Defense of Lost Causes
Kiel Legi Lakanon 2006 Granta How to Read Lacan
La Paralakso 2006 MIT Press The Parallax View
La Universala Escepto 2006 Continuum International Publishing Group The Universal Exception
Enketi La Realon 2005 Continuum International Publishing Group Interrogating the Real
Irako: Pruntita Kaldrono 2004 Verso Books Iraq: The Borrowed Kettle
La Merioneto kaj la Nano: La Perversa Kerno de Kristanismo 2003 MIT Press The Puppet and the Dwarf: The Perverse Core of Christianity
Organoj sen Korpoj 2003 Routledge Organs Without Bodies
Revolucio ĉe la Pordo 2002 Verso Books Revolution at the Gates: Žižek on Lenin, the 1917 Writings
Bonvenon al la Dezerto Reala 2002 Verso Books Welcome to the Desert of the Real
Ripeti Leninon 2001 Arkzin D.O.O., Zagreb Repeating Lenin
Dua Morto de Opero 2001 Routledge Opera's Second Death
Pri Kredo 2001 Routledge On Belief
Timigo pro Aŭtentikaj Larmoj 2001 British Film Institute The Fright of Real Tears
Ĉu Iu Diris ''Totalismo''? 2001 Verso Books Did Somebody Say Totalitarianism?
Fragila Absoluto: Aŭ, Kial Indas Lukti por la Kristana Legaco 2000 Verso Books The Fragile Absolute: Or, Why is the Christian Legacy Worth Fighting For?
Arto de la Ridiga Sublimo 2000 University of Washington Press The Art of the Ridiculous Sublime: On David Lynch's Lost Highway
La Ĉagrenema Subjekto 1999 Verso Books The Ticklish Subject
Plago da Fantazioj 1997 Verso Books The Plague of Fantasies
Abismo de Libero 1997 University of Michigan Press The Abyss of Freedom
La Nedividebla Resto 1996 Verso Books The Indivisible Remainder: Essays on Schelling and Related Matters
Metastazoj de Ĝuo 1994 Verso Books The Metastases of Enjoyment
Tardi kun la Negativo 1993 Duke University Press, Durham, North Carolina Tarrying With the Negative
Ĝuu Cian Simptomon! 1992 Routledge Enjoy Your Symptom!
Aspekti Torde 1991 MIT Press Looking Awry
Ĉar Ili ne Scias Kion Ili Faras 1991 Verso,[3] London For They Know Not What They Do
Ideologio, la Sublima Objekto 1989 Verso Books The Sublime Object of Ideology

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Žižek, Slavoj. (2014-10-07) Absolute Recoil: Towards a New Foundation of Dialectical Materialism, 1‑a eldono, Londono: Verso Books. ISBN 9781781686829.
  2. Žižek, Slavoj. (2012-10-09) The Year of Dreaming Dangerously. Londono: Verso Books. ISBN 9781781680421.
  3. Žižek, Slavoj. For They Know Not What They Do: Enjoyment as a Political Factor, 1‑a eldono, Londono: Verso Books. ISBN 9781844672127.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]