Sledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sipikka.jpg
Hundosleda jungitaro
Ornamita kornsledo dum konkurso en Malnov-Sankt-Johano en februaro 2008

Sledo estas glitveturilo, la pli grandaj estas tirataj per bestoj (ĉevalo, rangifero) kaj servas por liverado, la etaj por simpla amuzado, glitado sur neĝo.

Hundosledoj[redakti | redakti fonton]

En arktaj landoj kaj ankaŭ en la Alpoj kaj Ĵuraso oni utiligas ankaŭ sledohundojn por tiri sledoj. Dum en Svislando hundosledado ĉefe estas sporto por la eskimoj dum jarcentoj hundosledoj estis grava transportilo.

Kornsledo[redakti | redakti fonton]

Kornsledoj estas grandaj lignaj sledoj kun kornforme kurbigitaj glitiloj, por eviti, ke la sledo sinkas en la neĝon. En Malnov-Sankt-Johano en Svislando ĉiu-jare okazas granda konkurso kaj parado kun karnevale ornamitaj kornsledoj.

Legendoj pri sala sledumo de Maria Tereza[redakti | redakti fonton]

Onidire, kiam Maria Tereza vizitis la hungaran urbon Gödöllő, ŝi glitveturis de Budapeŝto al la urbo sur salo (tio okazis onidire la 11-an de aŭgusto de 1751), sed oni ne povis pruvi la legendon. Simila fabelo disvastiĝis pri grafino du Barry, fifama amatino de Ludoviko de la 15-a.

Alia legendo trafas la vintroavon, kiu sledumas kaj disportas la donacojn per sledo tirata de boacoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]