Sling Camp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bulford Kiwi super la Kampadejo Sling el poŝtkarto, ĉ. 1918, Bulford, Anglio.

Sling CampKampadejo Sling Koordinatoj: 51° 11′ 38.84″ N 1° 42′ 54.20″ U / 51.1941222 °N, 1.7150556 °U / 51.1941222; -1.7150556 (mapo) estis kampadejo de la Unua Mondmilito okupita de novzelandaj militistoj ĉe la urbo Bulford de Salisbury Plain en Wiltshire, Anglio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu kampadejo estis dekomence kreita kiel kromaĵo al Bulford Camp en 1903; ĝi estis dekomnce nomita "Sling Plantejo" laŭ la apudaj arbaroj. Komence de la milito novzelandanoj konstruis lignajn kabanojn, kaj poste venis ankaŭ kanadaj militistoj kaj civilaj laboristoj. Oni diris, ke se la kabanoj estus tute apud unu de alia, la kampadejo estus 6mejle longa.

El 1916, kiam venis novzelandanoj, la kampadejo estis konata kiel Anzac. En 1918, estis 4,300 homoj ĉe Sling. Tuj poste la kampadejo suferis altan mortindicon pro la nomita hispana gripo.

Post la fino de la milito la kampadejanoj ne akceptis plusuferi disciplinon kaj insurekciis. Kelkaj el la supozeblaj kulpuloj estis senditaj reen al Novzelando (paradokse) dum restintoj ricevis ordonon gravuri bildon de enorma kivio ĉe la argilo de la monteto ĉe la kampadejo. La de tiam nomata Bulford KiwiBulforda Kivio estas ankoraŭ tie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]