Slivovico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj boteloj da Slivovico

Slivovicoprunobrando (serbe: шљивовица aŭ šljivovica, slovene: slivovka, kroate: šljivovica, bosnie: šljivovica, makedone: slivova, pole: śliwowica [ˌsʲli.voˈvi.ca]; rumane: şliboviţă; bulgare: сливова (slivova); slovake: slivovica; ĉeĥe: slivovice, suprasorabe: sliwowica) estas brando farita el prunoj aŭ el slivoj. Speciale ĝi estas farata en Balkanio. La nomo Slivovico deriviĝis de la serba vorto šljiva, kio signifas prunon.

En Serbio Slivovico estas la nacia alkoholaĵo kaj enhavas ĉ. 47% da alkoholo. Tie estas tre kutima por komenci la tagon per glaseto da slivovico antaŭ ol matenmanĝi.

La trinkaĵo estas senkolora sed, se ĝi estas stokita en bareloj el kverka ligno, la koloro fariĝas orflava.