Slovaka Antologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Slovaka Antologio
Slovaka Antologio
Slovaka Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1977
Urbo Bratislavo
Eldoninto Slovaka Pedagogia Eldonejo
Paĝoj 528
vdr

Slovaka Antologio estas antologio eldonita en la jaro 1977 kaj kiel dua eldono en la jaro 1980 en Bratislava ĉe Slovaka Pedagogia Eldonejo sub redakto de Magda Šaturová-Seppová. Ilustris ĝin Ludovít Ilečko, tradukojn faris Jiří Kořínek, Miloš Lukáš, Pavel Rosa, Štefan R. Seemann, Magda Šaturová-Seppová, Eduard V. Tvarožek, Ján Valašťan-Dolinský. Antaŭparolon pri la slovaka literaturo verkis Jozef Velký. La libro havas 528 paĝojn kaj prezentas 90 slovakajn aŭtorojn.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • La slovaka literaturo en kunligo kun la monda
  • La malnovslava literaturo
    • La vivo de Konstanteno-Cirilo - tradukis M.Š.S.
  • La mezepeko de la slovaka literaturo
    • Maŭrus: Legendo pri la sanktaj Svorad kaj Benedikto - tradukis M.Š.S.
  • Jakub Jakobeus
    • Laŭdaj versoj pri la libro de la patro "Gentis Slavonicae lacrumae" - tradukis E.V.T.
  • Historiaj kantoj kaj ama liriko
    • Kanto pri Modrý Kameň, Divín kaj Zvolen - tradukis Š.R.S.
    • Kanto pri du hungariaj sinjoroj kaj la filino de l' turka imperiestro - tradukis Š.R.S.
  • Baroka amliriko
    • Ja la plej mizera en la tuta mondo - tradukis E.V.T.
    • Ne turmentu, ho Venus' - tradukis E.V.T.
  • Daniel Sinapius-Horčička
  • Dialogoj en versoj
    • Disputo de akvo kun vino - tradukis E.V.T.
  • Juraj Tranovský
    • Lastjuĝaj alvenis jam horoj - tradukis J.K.
  • Benedikt Szöllösi

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]