Slovaka Esperanto Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slovaka Esperanto Societo
vdr

La Slovaka Esperanto Societo (SES) (slovake Slovenské esperantské sdruzenie) estis fondita la 5-an de majo 1946 kun la sidejo en Bratislavo.

La unua prezidanto fariĝis Pavel Rosa. Ĝia organi­za fako en Trenčín eldonadis por la Societo la oficialan bultenon "Informoj de SES“, kiuj poste aperadis ankaŭ en Esperantisto Slovaka.

La movado promesplene evoluis, la eldona agado estis rimarkinda, novaj grupoj formiĝis, la membro-nombro de SES kreskis ĝis 665 en 1948. La 1-a Slovakia Esperanto­-kongreso okazis en Martin (1947-97-12/13) - 130 parto­prenintoj), la 2-a en Koŝice (1948-0S-21/23 - 250 parto­prenintoj), la 3-a en Bratislava (1949-07-30/0S-0l - 300 partoprenintoj). Merite de Ján Lamačka ekestis en Trenčín la unua Esperanto-muzeo en Ĉeĥoslovakio (1950-05-21).

Kiam ekestis utile adaptiĝi al aliaj tutŝtataj organizaĵoj, oni povis uzi la statuton de la antaŭmilita Asocio kaj SES en 1950 eniris en EAĈSR kiel Slovakia sekcio, konservante komplete sian aŭtonomecon, eĉ la nomon, tamen estante regula parto de la unueca tutŝtata organizaĵo.

La Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio de Stanislav Kamarýt aldonas:


Post la dua mondmilito en Ĉeĥoslovakio agis du esperantistaj orga­nizaĵoj: EAĈSR agade ampleksanta la tutan ŝtaton kaj SES agade etendanta sin nur en Slovakio. La statuto de SES estis aprobita de la komisiitejo por internaj aferoj en Bratislava (1946-04-24) per la dekre­to 14 599/6-III/3-1946. La konvencio farita en Brno (1946-10-28) inter repre­zentantoj de ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj taskis, ke por Slovakio restu SES kaj la tiama EAĈSR fariĝu Ĉeĥa Esperanto-Asocio por la ĉeĥaj landoj kaj ili kune formu novan EAĈSR, kiu estu tegmenta orga­nizaĵo. La ĝenerala kunveno de SES en 1947 akceptis la konvencion, iom poste, nur en la 7-a kongreso de EAĈSR (Liberec, 1949-06-4/6), en la ĝenerala kunveno de EAĈSR estis la konvencio akceptita ankaŭ, sed jure ĝi ne ekvalidis. La kongreso ne pritraktis la koncernan sta­tut-ŝanĝon de EAĈSR, kiu estis jure necesa por validigi la menciitan konvencion - (A. d. l. red.)


Fonto[redakti | redakti fonton]