Slovaka grek-katolika eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slovaka grek-katolika eklezio
grek-katolika eklezio • proprajura katolika eklezio
Komenco 1818 vd
Lando(j) Slovakio vd
Sidejo Prešov
Lingvoj

slovaka lingvo
rusina lingvo
hungara lingvo

vdr

Slovaka grek-katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 9-a jarcento venis en Grandan Moravion Cirilo kaj Metodo. Ili estis grekoj kaj venis el Bizanca imperio. Tiel ili alportis bizancan riton en la teritorion de nuna Slovakio. Post la morto de sankta Metodo, liaj disĉiploj estis elpelitaj. Post la falo de Granda Moravio estis du ritoj en Hungarujo – kaj bizanca kaj latina. En 1054 okazis la orienta skismo inter Romo kaj Konstantinopolo.

En 1646 (unio de Uĵhorodo) la kristanoj de bizanca rito ankaŭ en teritorio de Slovakio unuiĝis kun eklezio de Romo. En 1818 estis kreita la eparĥio de Prešov.[1]

En 1950 la tielnomata sinodo de Prešov, organizita de komunistoj, nuligis la union kun Romo kaj forigis la grek-katolikan eklezion en Slovakio. Ĝiaj du episkopoj kaj multaj sacerdotoj estis arestitaj. Ambaŭ episkopoj estis pli malfrue beatigitaj. La grek-katolika eklezio estis denove permesita en 1968 sed ili ekzemple ne povas havi regulan episkopon. La plenan liberecon la eklezio ricevis nur post la falo de komunismo en 1989.

Mapo de la episkopujoj kun blazonoj

En 1980 la roma papo kreis la slovakan grek-katolikan eparĥion en Toronto (Kanado). En 1997 estis kreita ekzarkato en Košice kaj en 2008 eparĥio en Bratislavo. Kaj tiel nuntempe la eklezio havas 1 ĉefepiskopujon kaj 2 episkopujojn en Slovakio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Farrugia, Edward G., p. 830

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]