Slovaka krono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slovaka krono
eksvaluto • krono
Ŝtato: Slovakio
Subdivido: 100 heleroj (halierov)
Kodo laŭ ISO 4217: SKK
Mallongigo: Sk
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 30,126 SKK

(porĉiama)

vdr
Dosiero:Slovakaj kronoj.jpg
Tri monbiletoj

La slovaka krono (slovake slovenská koruna) estis la oficiala valuto de la ŝato Slovakio ekde la 8-a de februaro 1993 ĝis la 31-a de decembro 2008.

Ĝi ekvalidis rapide post la divido de Ĉeĥoslovakio kaj la fondo de la sendependa ŝtato Slovakio la 1-an de januaro 1993.

Unu slovaka krono egalas al 100 heleroj (ĉeĥe unu halier, pluraj halierov). La valuto estas unu el pluraj eŭropaj pagiloj, kiuj nomiĝas krono kaj kies nomo devenas de la krono de la mezepokaj nobelaj regantoj de la lando.

En la slovaka lingvo, koruna kaj halier uziĝas en siaj genitivaj formoj, do korunykorún kaj halierov, post numeraloj, krom ke la prepozicio aŭ aliaj cirkonstancoj necesigas alian gramatikan kazon. Koruny aperas post la numeroj finiĝantaj per 2, 3 kaj 4, dum korún uziĝas post la aliaj numeroj.

Moneroj

Ekzistis moneroj en valoro de 10, 20 kaj 50 heleroj, 1, 2, 5 kaj 10 slovakaj kronoj. La moneroj de 10 kaj 20 heleroj ne plu validis ekde la 1-a de januaro 2004, dum la aliaj supervivis ĝis la enkonduko de eŭro en Slovakio, okazinta la 1-an de januaro 2009.

Inter ili, 50-heleraj moneroj pluekzistis en du variaĵoj: pli malnova "klasika" aluminia, kaj pli nova, pli eta monero el kupro kaj fero.

Ĉar la prezoj en vendejoj daŭre kalkuliĝis en intervaloj de 10 heleroj ankaŭ post la forigo de tiuj moneroj en 2004, la finan suon de aĉeto oni rondigas al sumo pagebla per kronoj plus 50-heleraj moneroj.

Dosiero:SKK100 obverse.jpg
100-krona monbileto
Dosiero:200 korunova bankovka Slovenska republika.jpg
200-krona monbileto
Dosiero:1000 KS lic.jpg
1000-krona monbileto

Monbiletoj

Ekzistis monbiletoj en valoro de 20, 50, 100, 200, 500, 1000 kaj 5000 slovakaj kronoj.

Eŭro kaj Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II

La 25-an de novembro 2005 Slovakio, sen publika antaŭanonco, membriĝis en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II (WKM II). Per ĝi la slovaka kurzo kun 30-procenta vario je fiksa gvida kurzo ligiĝas al la Eŭro. Komence fiksiĝis gvida kurzo de 38,4550 kronoj po eŭro. Pro kontinua plivaloriĝo de la krono kompare al la eŭro la centra banko de Slovakio tamen vidis bezonon, interkonsente kun la Eŭropa Unio, adapti la gvidan kurson, kiu ekde la 19-a de marto 2007 estis 35,4424 kronoj po eŭro.

Dujara partopreno de nacia valuto el EU-membroŝtato en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II estis unu el la kriterioj por posta enkonduko de la Eŭro en tiu membroŝtato.

Metafora uzo de la vorto helero

Ne nur en la slovaka kaj ĉeĥa lingvoj, sed ankaŭ en la najbara germana lingvo (la germanlingva vorto estas Heller), la vorto "helero" uziĝas en metafora senco, por tradicia, simbola monero de aparte detala valoro. '"Auf Heller kaj Pfennig abrechnen" signifas "detale finkalkuli kun konsidero de ĉiu helero kaj pfenigo". Dum la helero ankoraŭ estas oficiala pagilo, kvankam ĉiuj moneroj kun valoro de malpli ol 50 heleroj enkasiĝis, la pfenigo - do la centono de la antaŭa germana marko - jam nun estas historia valuto, ne plu valida pagilo ekde post la jaro 2001.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la nacia banko Národná banka Slovenska (en la slovaka kaj angla) greke informoj pri la unuopaj moneroj kaj monbiletoj