Slovaka nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Slovakio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Slovaka nacia teamo de futbalo
asocio Slovenský futbalový zväz
Slovaka Futbal-Asocio
konfederacio UEFA
unua matĉo  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 0 - 1
 Slovakio
1994
plej granda gajno  Slovakio 7 - 0
 Liĥtenŝtejno
2004
 Slovakio 7 - 0
 San-Marino
2007 kaj 2009
plej granda perdo Flago de Argentino Argentino 6 - 0
 Slovakio
1995
Futbala Mondpokalo
aperoj 1 (unuafoje en 2010)
plej bona rezulto ankoraŭ ne decidite
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj inter 1996 ĝis 2008 ne kvalifikiĝis
vdr

La Slovaka nacia teamo de futbalo - slovake Slovenské národné futbalové mužstvo - oficiale naskiĝis komence de 1994, jaron post kiam komence de 1993 naskiĝis la nuna ŝtato Slovakio. Antaŭis ĝin jam nacia teamo de la slovaka ŝtato kiu ekzistis inter la jaroj 1939 kaj 1945 kadre de la Dua Mondmilito. Krome inter la jaroj 1920 kaj 1993 ekzistis komuna ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo de slovakaj kaj ĉeĥaj futbalistoj, kiu siatempe estis inter la plej bonaj naciaj teamoj de futbalo tutmonde kaj sukcese progresis en mondaj kaj kontinentaj turniroj (kvankam la ŝtato Ĉeĥoslovakio jam malfondiĝis la 1-an de januaro 1993, la ĉeĥoslovaka nacia teamo en tiu formo ankoraŭ pluekzistis ĝis la fino de tiu jaro).

La unua internacia matĉo de la nuna slovaka teamo estis kontraŭ Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj la 2-an de februaro 1994. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Repre - mallongige por "la reprezentantoj". Plurfoje la antaŭa ĉeĥoslovakia teamo kvalifikiĝis por kaj sukcese luktis en la Futbala Mondpokalo: La nuna nur-slovaka teamo aktuale unuafoje partoprenas la mondan turniron - konkure pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.