Slovaka mezmontaro
| Slovaka mezmontaro | ||
|---|---|---|
| Slovaka mezmontaro. Vido de Javorie al nordoriento. Malantaŭe vulkana montaro Poľana | ||
| La plej alta punkto | Poľana (1.458 m) | |
| Kontinento | Eŭropo | |
| Ŝtatoj | ||
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Slovenské stredohorie (Slovaka mezmontaro) estas geomorfologia teritorio (sk:oblasť), kiu situas en la centra Slovakio. Ĝi apartenas al subprovinco Enaj Okcidentaj Karpatoj – (sk: Vnútorné Západné Karpaty), provinco Okcidentaj Karpatoj – (sk: Západné Karpaty), kiuj estas subparto de Karpatoj.
[redakti] Deveno
La teritorio havas vulkana deveno, kaj formiĝis antaŭ 20–30 milionoj da jaroj dum terciaro.
[redakti] Loko
La areo de la teritorio estas proksimume 100 km x 60 km kaj kovras (tute aŭ parte) la teritorion de jenaj distriktoj: Brezno – Banská Bystrica – Turčianske Teplice – Prievidza – Partizánske – Zlaté Moravce – Levice – Krupina – Veľký Krtíš – Zvolen – Detva – Žiar nad Hronom . La plej alta montaro sur ĉi-teritorio estas Poľana kun montpinto Poľana (1458 m s. m.).
La teritorio estas limigita proksimume per linio inter jenaj urboj kaj vilaĝoj: Brezno – Banská Bystrica – Turčianske Teplice – Prievidza – Partizánske – Topoľčianky – Zlaté Moravce – Tĺmače – Pukanec – Dudince – Modrý Kameň – Lučenec – Lovinobaňa – Kriváň – Hriňová.
[redakti] Partoj
La teritorio konzistas el jenaj geomorfologiaj unuoj:
- Vtáčnik – Vtáčnik (1345,8 m s. m.)
- Pohronský Inovec – Veľký Inovec
- Štiavnické vrchy – Sitno (1009,2 m s. m.)
- Kremnické vrchy – Fľochová (1316,9 m s. m.)
- Poľana – Poľana (1458 m s.m.)
- Ostrôžky – Veľká Ostrôžka
- Javorie – Javorie, alinomoj de pinto – Lažtek, Javorija (1043,2 m s. m.)
- Krupinská planina – Kopaný závoz
Val-kaldronoj:
