Slovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slovio
Mapo
konstruita lingvoplanlingvotut-slava planlingvo
Parolantoj 10–15 (2 006)[1]
Skribo latina kaj cirila
Kreinto Mark Hučko
Dato 1999
Lingvistika klasifiko
Konstruita lingvo
Planlingvo
Internacia planlingvo
Zona planlingvo
Tutslava lingvo
Slovio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 sen valoro
  SIL -
Angla nomo Slovio
Franca nomo slovio
vdr

Slovio estas internacia helplingvo kreita de sciencisto kaj lingvisto Mark Hučko por helpi slavajn parolantojn interparoli, tamen la propagando de Slovio legebla en la TTT-ejo prezentas ĝin kiel lingvon kiu superas Esperanton ĉar ĝi estus tuj komprenebla de ĉiuj eŭropanoj, kiuj parolas iun de la slavaj lingvoj. La gramatiko de Slovio estas simila al Esperanto, sed la vortaro devenas el la plej konataj slavaj vortoj. Laŭ Hučko, Slovio estas komprenebla de pli ol 400 milionoj da homoj tra la mondo. La nomo, Slovio, devenas de la praslava vorto slovo, kiu signifas vorto-n.

Je majo, 2002, la vortaro de Slovio enhavas ĉirkaŭ 1700 radikojn. Ekde 2011 la lingvoprojekto estas neaktiva.

Litera Sistemo[redakti | redakti fonton]

La latina alfabeto[redakti | redakti fonton]

a b c cx d e f g gx h i j k l m n o p r s sx t u v wx z zx

La sono kaj la prononco de la literoj estas simila al Esperanto skribata per la x-sistemo. Inter la dusignoj estas du malsimiloj kompare kun Esperanto:

  • wx - prononciĝas kiel ŝĉ
  • zx - prononciĝas kiel ĵ

Same bone oni povas skribi Slovion per supersignitaj latinaj literoj.

La cirila alfabeto[redakti | redakti fonton]

а б в г д е ж з и й к л м н о п р с т у ф х ц ч ш щ (prononcataj same kiel en la rusa)

Specimeno[redakti | redakti fonton]

La Patro Nia - en la latina alfabeto:

Naŝ otec ktor es vo nebo,
Sanktju es tvoi imen.
Tvoi kralenie pridib.
Tvoi hcenie bu na zemla takak na nebo.
Darij mi dnes naŝ denju hleb.
I uprostij mi naŝ grehis takak mi uprostime tamktor grehitu protiv mi.
I ne vestij mi vo pokusenie, no spasij mi ot zlo.

La Patro Nia - en la cirila alfabeto:

Наш отец ктор ес во небо,
Санктйу ес твои имен.
Твои краление придиб.
Твои хцение бу на земла такак на небо.
Дарий ми днес наш денйу хлеб.
И упростий ми наш грехис такак ми упростиме тамктор грехиту против ми.
И не вестий ми во покусение, но спасий ми от зло.

Komparoj[redakti | redakti fonton]

Slovio Esperanto
li ĉu
ta la
-s aŭ -is -j
-f aŭ -uf -n
-ju -a
-uo -e
-ost -ec
-nik -ist
ja mi
ti vi
on li
ona ŝi
kot kato
dobrju bona
sobak hundo
jazika lingvo
okulo
zdrav saluton

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jan van Steenbergen: The Slovio Myth. Fiat Lingua 5/2016, p. 22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.