Komunumo Jurbarkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Smalininkai)
Jurbarkas
blazono de Jurbarkas situo en Litovio
Bazaj datumoj
Ŝtato: Litovio
Distrikto: Tauragė (ĝis julio 2010)
administra centro: Jurbarkas
Nombro de loĝantoj: 24 803 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 9 711 (urbo, stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1507 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 447
koordinatoj: 55° 05' norde, 22° 45' oriente

Jurbarkas (germane Georgenburg, ruse Юрбург - Jurburg) estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la sola urbo, borde de la rivero Nemunas en la okcidento de Litovio. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Tauragė. En 2023 en la komunumo vivis 24 803 loĝantoj, el ili proksimume triono en la urbo mem.

Origine ĉi tie la Ordeno de germanaj kavaliroj konstruis fortikaĵon, kiun ĝi dediĉis al la sankta Georgo - tial la nomo Georgenburg. Skribe la fortikaĵo unuafoje menciiĝas dum la jaro 1259. Post la granda batalo de litova-pola armeo kontraŭ la ordeno en 1410 la germanaj kavaliroj forlasis al fortikaĵon, kaj ekde 1422 la regiono apartenis al Litovio. Dum la jaro 1611 la intertempe granda loĝloko, kiu kreiĝis apud la fortikaĵo, formale ricevis urbajn rajtojn.

Partneraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas partnerajn rilatojn interalie kun

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Borde de la rivero Nemunas situas la komunuma loĝloko Smalininkai (germane Schmalleningken), kie en 1986 okazis la 23-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La loĝloko en relative pitoreska pejzaĝo daŭre estas ŝatata ferioloko, kaj borde de la rivero en sovetuniaj tempoj samkiel nun situas pluraj someraj porinfanaj feriejoj.

Galerio de iuj komunumaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]