Smarhon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Smarhon (beloruse -Смаргонь, ruse - Сморгонь) - urbo en Hrodna regiono, Belorusio, administrada centro de distrikto. Situas je 260 kilometroj nordoriente de Hrodna; fervoja stacio sur linio Maladzeĉna- Vilnuso. Nodo de aŭtovojoj. Loĝantaro estas 36900 (2009)

Historio

Unua fojo Smarhon estis menciita en la jaro 1503. En la jaro 1552 ĉi tie estis fondita kalvinisma preĝejo. De 1590 ĉi tie laboris paperfabriko, lernejo, hospitalo. En Smarhon unuafoje komencis baki frandaĵojn barankoj. En la 17-a jarcento ĉi tie estis fondita "Smarhona akademio" - moka nomo por entrepreno por kaptado kaj dresado de ursoj. De la jaro 1795, la urbo estis en konsisto de Rusia imperio. Dum milito de la jaro 1812, dum retiro de franca armeo, en la urbo haltis Napoleono, transdonis komandadon al Joakimo Murat kaj forveturis en Parizo. De tiam, vojo inter Smarhon kaj Aŝmjani lokaj loĝantoj nomas kiel vojo de Napoleono. Dum Unua mondmilito trans la urbo pasis fronto, la urbo estis detruita. Dum la jaroj 1920-1922 Smarhon eniris en konsisto de Litovio, de la jaro 1922 - Polio. De 1939 en konsisto de Belorusa SSR. De la jaro 1940 - centro de distrikto.

Ekonomio

En la urbo situas entreprenoj de maŝinkonsruado, matalprilaboro, nutraĵproduktado, konstruaĵoj, malpeza industrio. Gastejo "Smarhon".