Smeralda brilsturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Smeralda brilsturno
Smeralda brilsturno
Smeralda brilsturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Coccycolius
Specio: 'C. iris'
Coccycolius iris
(Oustalet, 1879)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Smeralda brilsturno, Coccycolius iris estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi estas malgranda sturno ege rimarkinda kaj belega kun metalecverdecaj krono, supra korpo, flugiloj kaj vosto. La orelkovriloj kaj subaj partoj estas metalecpurpuraj. De la verda brilo devenas la nomo de la specio ankaŭ en la latina scienca nomo kie iris signifas “irizeco”. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ties lokigo en monotipa genro Coccycolius estas prodisputata; kelkaj unuigas ĝin kun multaj aliaj brilsturnoj en la genro Lamprotornis.

La Smeralda brilsturno estas unu el la plej malgrandaj specioj inter sturnoj kaj estas distribuata en Okcidenta Afriko. Ili loĝas en malaltaj teroj kaj savano de Eburbordo, Gvineo kaj Sieraleono.

La Smeralda brilsturno manĝas figojn, berojn de harungo kaj aliajn fruktojn, semojn, formikojn kaj malgrandajn insektojn kiaj formikoj. La tasforma nesto estas konstruata en arbokavaĵo.

Ĝi estis klasita kiel "nesufiĉaj informoj" fare de la IUCN. Tio signifas ke ĝi plej verŝajne ne estas klare minacata pro formorto, sed ties statuso en naturo bezonas studadon. Ĉe la Smeralda brilsturno ŝajne la specio estas for de danĝero, sed ankaŭ okazas ke konsiderinda kaj eble neeltenebla nombro de birdoj estas kaptata por la kaĝobirda komerco (BirdLife International 2004). Tiu statuso de "nesufiĉaj informoj" validis el 2000 (BirdLife International 2007), kiel indiko de la longa periodo de milita kaj politika nestabileco en Sieraleono kaj Eburbordo kiu malhelpas bezonatan kampostudadon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]