Smeraldotukano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Smeraldotukano
Smeraldotukano (nomiga)
Smeraldotukano (nomiga)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Aulacorhynchus
Specio: A. prasinus
Aulacorhynchus prasinus
(Gould, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Smeraldotukano, Aulacorhynchus prasinus, estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. Tiu ĉi specio loĝas en montaraj regionoj el Meksiko, tra Centrameriko, al norda Venezuelo kaj laŭlonge de Andoj tiom sude kiom ĝis centra Bolivio. Kelkaj variantoj nune inkluditaj en tiu ĉi specio estas foje disigitaj en separataj specioj (vidu ĉe Taksonomio).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj tukanoj, la Smeraldotukano estas brile markita kaj havas grandan bekon. La plenkreskulo estas 30–35 cm longa kaj pezas 150 al 180 g. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, kvankam la ino ĝenerale estas pli eta kaj kun beko pli mallonga kaj senkolora. Ĝi estas, kiel aliaj membroj de la genro Aulacorhynchus, ĉefe verda, taŭge kamufla en arbara medio. La subpugo kaj vostopinto estas ruĝecaj. La beko estas nigra kun flavo en la supra makzelo (kvanto dependas el la subspecio) kaj, escepte ĉe la nomiga (prasinus) kaj la wagleri (vidu Taksonomio), blanka stribordo ĉe la bekobazo. La individuoj de la grupo caeruleogularis havas ruĝecan makulon ĉe la bazo de la supra makzelo, dum kelkaj individuoj de la grupo albivitta havas ruĝecan makulon ĉe la bazo de la malsupra makzelo. La gorĝo estas blanka en la nomiga raso kaj en wagleri, blua en la caeruleogularis kaj en la cognatus, palgrizblua en la lautus, blua aŭ nigra en la atrogularis, kaj blanka aŭ grizblua en la albivitta. La okulringo varias el blua al ruĝa, en kelkaj subspecioj estas tre malhelaj, preskaŭ nigrecaj de malproksime. La kruroj estas grizecaj kaj la irisoj estas malhelaj.

La junuloj estas pli senkoloraj inkludante la gorĝon, kaj, depende de la subspecio, la nigraj areoj de la beko estas anstataŭitaj de malhelo aŭ la beko estas entute flaveca.

Habitato kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Smeraldotukano estas ĝenerale komuna loĝanto kaj reproduktulo en humidaj arbaroj kaj pli amlfermaj arbaroj, ĉefe en tre altaj altitudoj de 915 al 3050 m. La pariĝado inkludas ceremoniojn de bekoluktado. La ino demetas 3–4 blankajn ovojn en nekovrita arbotruo, kutime malnova nesto de pegedo, sed foje natura kavaĵo. Ambaŭ seksoj kovas la ovojn dum 14–15 tagoj (la ino nokte), kaj la idoj restas en la nesto post eloviĝo. Ili estas blindaj kaj nudaj je naskiĝo, kaj havas mallongajn bekojn kaj specializitajn kusenetojn en la kalkanoj por protektiĝi el la aspra grundo de la nesto. Ambaŭ gepatroj manĝigas kaj zorgas la idaron dum ĉirkaŭ 6 semajnoj. Ili estas manĝigataj dum kelkaj semajnoj eĉ post elnestiĝo. Post unu monato la idoj jam estas verdaj.

La specio moviĝas tra la arbaro en etaj grupoj, kutime de 5–10 birdoj, laŭ stilo "sekvante-la-kondukestron" per rekta kaj rapida flugo. Tiu ĉi specio estas ĉefe arborema fruktomanĝanto, sed manĝas ankaŭ insektojn, lacertojn, birdovojn kaj aliajn etajn predojn.

La voĉo de la Smeraldotukano estas laŭta seka rrip rrip rrip rrip rrip kaj grejval grejval grejval. Oni sugestis ke po unu el la du diferencaj voĉoj estas faritaj de ĉiu sekso. Estas ankaŭ kraka alarmo kaj agresema voĉo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Specimeno el la subspecio atrogularis, foje konsiderata kiel separata specio, la Nigrogorĝa tukaneto.

Oni sugestis, ke tiu ĉi specio disiĝu en 7 specioj (sube priskribita kiel gamas el norde suden):

  • Vaglera tukaneto (Aulacorhynchus wagleri). Endemismo de sudokcidenta Meksiko. Monotipa.
  • Smeraldotukano (Aulacorhynchus prasinus). Troviĝas el suda Meksiko al Nikaragvo. Inkludas subspeciojn warneri, virescens, stenorhabdus, chiapensis kaj volcanius.
  • Blugorĝa tukaneto (Aulacorhynchus caeruleogularis). Troviĝas en Kostariko al centra Panamo. Inkludas subspecion maxillaris.
  • Violgorĝa tukaneto Nelsona tukaneto (Aulacorhynchus cognatus). Troviĝas en malproksima orienta Panamo kaj apuda malproksima nordokcidenta Kolombio. Monotipa.
  • Santamarta tukaneto (Aulacorhynchus lautus). Endemismo de Santa Marta Montaro en norda Kolombio. Monotipa.
  • Nordanda tukaneto (Aulacorhynchus albivitta). Troviĝas en Andoj el okcidenta Venezuelo, tra Kolombio al norda Ekvadoro. Inkludas subspeciojn griseigularis kaj phaeolaemus.
  • Nigrogorĝa tukaneto Perua tukaneto (Aulacorhynchus atrogularis). Troviĝas el suda Ekvadoro, tra Peruo, malproksima okcidenta Brazilo (en la ŝtato de Akro), al centra Bolivio. Inkludas subspeciojn dimidiatus kaj cyanolaemus.

Tiuj disiĝoj estas ĉefe bazitaj sur morfologio kaj plumaro kiel priskribita de Navarro et al (2001). Ties rezultoj estis provizoraj, kiel ili jam rimarkigis. Kiel sekvo plej parto de fakuloj, ĉefe American Ornithologists' Union, ne agnoskas pli da ununura disvastigita specio, sed agnoskas la neceson de solvo por la problemo. Ili estas klare separataj specioj laŭ la filogenetika specikoncepto, sed juĝi la specilimojn laŭ la biologia specikoncepto estas malfacile pro la entera alopatra distribuado de la diversaj grupoj. Ne estas voĉaj diferencoj inter la diversaj populacioj, sed tio ne estas malkutima inter separataj specioj kiuj ne koincidas.

Krome aliaj fakuloj agnoskas ĝis 15 subspeciojn en la specio, nome:

  • Aulacorhynchus prasinus wagler, Vaglera tukaneto - Okcidenta Meksiko
  • Aulacorhynchus p. prasinus - Orienta kaj suda Meksiko
  • Aulacorhynchus p. stenorhabdus - Meksiko, Gvatemalo kaj Salvadoro
  • Aulacorhynchus p. virescens - Gvatemalo, Belizo, Honduro kaj Nikaragvo
  • Aulacorhynchus p. volcanius - Vulkano San Miguel ĉe Salvadoro
  • Aulacorhynchus p. maxillaris - Kostariko kaj Panamo
  • Aulacorhynchus p. caeruleogularis, Blugorĝa tukaneto - Panamo
  • Aulacorhynchus p. cognatus - Arbaroj de Darién en Panamo
  • Aulacorhynchus p. griseigularis - Kolombio
  • Aulacorhynchus p. phaeolaemus - Kolombio
  • Aulacorhynchus p. lautus - Montaro de Santa Marta en Kolombio
  • Aulacorhynchus p. albivitta, Blankostria tukaneto - Ekvadoro, Kolombio kaj Venezuelo
  • Aulacorhynchus p. cyanolaemus - Suda Ekvadoro kaj norda Peruo
  • Aulacorhynchus p. dimidiatus - Norda Peruo
  • Aulacorhynchus p. atrogularis, Nigrogorĝa tukaneto - Okcidenta Peruo kaj norda Bolivio.

Birdobredado[redakti | redakti fonton]

La Smeraldotukano estas populara maskoto. Ties malgrandeco kaj trankvila naturkondiĉo taŭgas por vivo en apartementoj. Ĝi estas amema se oni manĝigas ĝin permane kaj ludema kaj interagema kun la posedanto. Smeraldotukanoj estas tiom rapidaj por lerni ludojn kiel kakatuoj. Ili estas aktivaj kaj bezonas grandan kaĝon pro sia grando, inkludante ripozejojn kiuj permesu reensalti kaj antaŭen. Ili bezonas ankaŭ dieton riĉan je frukto, sen kio ili povas malsaniĝi je troa ferstokado simila al hemokromatozo ĉe homoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]