Smerekovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Smerekovo, ukraine Смереково, hungare Szemerekő [semerekO] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Smerekovo troviĝas de Zariĉevo (kun stacidomo) je 12, Velikij Bereznij je 29, Uĵhorodo je 48 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1582 en formo "Szmrekova". En 1904 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran loknomon Szemerekő. En 1910 vivis tie 496 loĝantoj, (478 rutenoj, 12 germanoj, 6 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Smerekovo/Szemerekő. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj