Smižany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Smižany
hungare Szepessümeg, germane Schmögen
munciipo
Vido al Smižany
Blazono
Oficiala nomo: Smižany
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Spišská Nová Ves
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Slovaka paradizo
Rivero Hornád
Situo Smižany
 - alteco 485 m s. m.
 - koordinatoj 48° 57′ 20″ N 20° 31′ 45″ O / 48.95556 °N, 20.52917 °O / 48.95556; 20.52917 (mapo)
Areo 45,7 km² (4 570 ha)
Loĝantaro 8 698 (31.12.2009)
Denseco 190,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1254
Plej facila aliro al Tomášovský výhľad
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 053 11
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj SN
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Smižany
Retpaĝo: www.smizany.sk
Portalo pri Slovakio
Vilaa parto en Smižany

Smižany [smiĵani], (hungare Szepessümeg [sepeŝumeg], germane Schmögen [ŝmogen]) estas municipo kaj la plej granda vilaĝo de Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Smižany situas laŭ maldekstra bordo de Hornád, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Poprad-Spišská Nová Ves. La lasta urbo troviĝas je 3, Poprad je 21 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum 7000 jaroj. En la bronzepoko kaj poste dum la Grandmoravia Regno tera fortikaĵo estis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1246 en formo "Micha", poste en 1254 en hungara formo "Sumugh". Tiam la germana loĝantaro ricevis privilegiojn. En 1433 la husanoj bruldetruis la setlejon. En la 17-a jarcento armeoj de Stefano Bocskai, Gabrielo Bethlen kaj Emeriko Thököly prirabis la loĝantojn, baldaŭe pro pesto multaj mortis. En 1781 loĝis tie 868 vilaĝanoj en 113 domoj, en 1828 913 vilaĝanoj en 126 domoj. Tiutempe salodeponejo kaj fornofandejo funkciis. En 1861 epidemio pri ĥolero okazis, poste pro miskompreno la loĝantoj ribelis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepessümeg 1360 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Smižany 7847 homoj, (6982 slovakoj, 761 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]