Smolohovicja
Smolohovicja, ukraine Смологовиця, ruse Смологовица [smologovica], slovake Smoligovice, hungare Kisábránka [kiŝAbrAnka] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Irŝava, en municipo de Ĉornij Potik (Irŝava).
Bazaj informoj
- 48° 25′ 59″ N 23° 00′ 22″ O / 48.43306 °N, 23.00611 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 25′ 59″ N 23° 00′ 22″ O / 48.43306 °N, 23.00611 °O (mapo)
- Areo: 0.5 km²
- Alto super marnivelo: 441 m
- Loĝantaro: 360
- Poŝtkodo: 90110
- Telefonprefikso: + 380 3144
- Aŭtokodo: AO
Situo
Historio
Ĝis Traktato de Trianon Kisábránka apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Ilosva, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Smolohovicja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.