Smurfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Barrufets a la festa major de Sants.jpg
Figuroj de Smurfoj en Barcelono dum festo en 2008.

Smurfo estas bildstria figuro, elpensita de Peyo (artistnomo de Pierre Culliford). La originala nomo ne estas smurfo sed Ŝtrumpfo (schtroumpf en la franca lingvo)

Kiuj ili estas

Smurfo estas malgranda, blu-kolora, portas blankan pantalonon kun trueto kaj vosteton kaj blankan frigan ĉapon. La plej rimarkebla eco de smurfoj estas ilia lingvaĵo. Ili anstataŭigas multajn vortojn per la vorto smurf, la tiel nomata smurfa lingvo.

Se homoj parolas per tiu lingvaĵo, oni nomas tion smurfi.

Ili loĝas kune, cento da, en vilaĝo, konsistanta el grandaj kavaj fungoj. Ilia estro estas la Granda Smurfo, rekonebla laŭ la ruĝa ĉapeto. Estas ankaŭ li kiu dank'al saĝeco kaj sorĉado sukcesadas savi la ne tiom saĝajn ceterajn smurfojn.

Ĉiuj smurfoj krom unu estas viraj. La nura ina smurfo nomiĝas Smurfino.

La malamiko de la Smurfoj estas la sorĉisto Gargamelo, kiu vivas en la sama arbaro kiel ili, kun sia kato Azraelo. Azraelo sonĝas ĉiam de manĝi Smurfojn, sed li neniam ankoraŭ manĝis. Gargamel estas la malamiko de la Smurfoj. Li loĝas en la sama arbaro kiel la Smurfoj. Kaj lia nura celo estas kapti la Smurfojn. Gargamelo iam kreis Smurfinon.

Smurfoj ŝategas la berojn de Aspra smilako. La planto ankaŭ reale ekzistas (smilax aspera). La ideo estas de Yvan Delporte, kiu opinias ke la nomo de la planto havas ion magian (france: Salsepareille}.

Ĉefroluloj

  1. la Granda Smurfo (la plej maljuna el la Smurfoj. Estas la ĉefo de la vilaĝo)
  2. la Smurfino (originale kreaĵo de Gargamelo)
  3. la Okulvitra Smurfo (la moralemulo de la vilaĝo. Lia favorita frazo estas: « Kiel diras ĉiam la Granda Smurfo, … »)
  4. la Forta Smurfo (la plej forta el ĉiuj)
  5. la Grumblema Smurfo (diras ĉiam « Mi ne ŝatas… »)
  6. la Brikolema Smurfo (kreas strangajn ilojn)
  7. la Frandema Smurfo (manĝas ĉiam)
  8. la Mallaborema Smurfo (dormas ĉiam)
  9. la Koketa Smurfo (volas ĉiam esti la plej bela)
  10. la Muzikista Smurfo (muzikas tre malbone)
  11. la Petolema Smurfo (oferdonas ĉiam eksplozivajn donacojn)
  12. la Pentrista Smurfo (la artisto de la vilaĝo)

Eksteraj ligiloj