Smuzio
El Vikipedio
Smuzio (angle smoothie) estas malvarma deserto el miksitaj en miksaparato beroj aŭ fruktoj (kutime de unu speco) kun aldono de pecetoj da glacio, suko aŭ lakto.
Oni surtabligas smuzion en vitra kaliko kun tubeto kaj kulero. Kiel beroj kaj fruktoj estas uzataj kutime framboj, fragoj, vakcinioj aŭ ĉerizoj. Tre ofte oni uzas smuzion kiel vegetara kaj saniga nutrado.