Snobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
karitaturaĵo el la libro Book of Snobsde William M. Thackeray, 1868[1]

Snobo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV kaj Reta Vortaro estas "homo, kiu sendistinge imitas ĉion modan aŭ altklasan, sentas superecon kontraŭ aliuloj kaj sentigas malestimon al aliaj aferoj kaj alispecaj personoj".[2] Snoba per sono per sia konduko aŭ siaj eldiroj ofensive prezentas riĉecon kaj socian superecon rilate al personoj de supozata aŭ fakta malpli supera rango. La termino estas transprenita el la angla lingvo de la 19-a jarcento kaj siavice ĝi derivas el la latina esprimo "sine nobilitate", sen nobeleco; tamen estas aliaj etimilogiaj klarigoj. Tiu socia kategorio estis pritraktita de William Makepeace Thackeray.

La riproĉo de aliuloj, ke persono estu snobo, celas personojn kun tiu specifa formo de aroganteco.

Referencoj

  1. William Makepeace Thackeray: Book of Snobs. Punch Office, Londono, 1868. (rete)
  2. difino en Reta Vortaro