Snow White (2001)
Snow White, ankaŭ Snow White: The Fairest of Them All (Neĝblankulino: La plej bela el ĉiuj) estas usona filmo de Caroline Thompson aperinta en 2001.
Enhavo |
Temo [redakti]
Naskita de guto de sango kaj de flirto de pomarbaj floroj, kaj enkadrita de ebono, juna knabino nomita Neĝblankulino fariĝas la beno de paro de amantaj kamparanoj, John kaj Josephine. Tamen kun la nasko venas la malbeno kaj la morto de la patrino. Lasita sola kun suĉinfano, John alfrontas teruran vintron serĉante nutraĵon por sia malsata anĝelo. Saviĝo neatendite alvenas kiam la larmoj de la patro fandas la frostan tombon de sorĉisto, la Verd-Okululo. Kiel dankon, la sugesta ulo plenumas la tri dezirojn de John: nutraĵon por Neĝblankulino, reĝlandon por vivigi lian familion kaj reĝinon ĉe lia flanko. Tamen la motivo de John por festadi estas mallongdaŭra. Ĉar la Verd-Okululo ellaboras ruzan planon por la bonfaro de sia propra familio. Ŝuldante al sia malvolonta sorĉista filino, Elspeth, antaŭlongan deziron, li kuraĝigas ŝiajn dezirojn por enposteniĝi al la trono. Regota reĝlando atendas ŝin, nova reĝo John estas submetota de ŝi kaj belega eta kromfilino nomita Neĝblankulino estas laŭplaĉe perludota kaj detruota de ŝi. Kastelo atendas. Spegulo estas alvokanta. Kaj fe-rakonto kiel neniu alia komenciĝas...
Teĥnikaĵoj [redakti]
- Titolo: Snow White
- Usona titolo: Snow White: The Fairest of Them All
- Reĝisoro: Caroline Thompson
- Scenaro: Caroline Thompson kaj Julie Hickson
- Produktoroj: Matthew O'Connor, Caroline Thompson
- Ekzekutivaj produktoroj: Robert Halmi, Sr., Robert Halmi, Jr.
- Film-kompanio: Hallmark Entertainment
- Foto-direktoro: Jon Joffin
- Muziko: Michael Convertino, Robert Muzingo
- Dekoroj: David Brisbin
- Muntado: Margie Goodspeed
- Daŭro: 93 minutoj
Rolularo [redakti]
- Miranda Richardson: Reĝino Elspeth
- Kristin Kreuk: Neĝblankulino
- Karin Konoval: Crone
- Tom Irwin: Reĝo John
- Vera Farmiga: Josephine
- Tyron Leitso: Princo Alfred
- Clancy Brown: Plenumanto de deziroj
- Michael Gilden: Lundo
- Mark J. Trombino: Mardo
- Vincent Schiavelli: Merkredo
- Penny Blake: Ĵaŭdo
- Martin Klebba: Vendredo
- Warwick Davis: Sabato
- Michael J. Anderson: Dimanĉo
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |