Snow White and the Seven Dwarfs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neĝulino kaj la sep nanoj
longa movbilda filmo • filmo
Originala titolo Snow White and the Seven Dwarfs
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 21-a de decembro 1937
Daŭro 83 minutoj
Ĝenro Fantasto
Kameraado sen valoro
Buĝeto Usona $1.488.000 (taksata)
Reĝisoro(j) William Cottrell
Wilfred Jackson
Larry Morey
Perce Pearce
Ben Sharpsteen
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Ted Sears
Richard Creedon
kaj aliaj
Laŭ la verko de Fratoj Grimm
Filmita en Usono
Muziko de Leigh Harline
Ĉefrolantoj Adriana Caselotti
Lucille La Verne
Pinto Colvig
Roy Atwell
Produktinta firmao Walt Disney Company
Distribuo RKO Radio Pictures
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Neĝulino kaj la sep nanoj (Snow White and the Seven Dwarfs je OV) estas 1937-a desegnita longforma filmo, la unua produktita de Walt Disney. Ĝi ne estis la unua longdaŭra desegnita filmo produktita ( unuisla argentina filmo El Apóstol). Tamen, ĝi estis la unua desegnita filmo kiu estis vaste sukcesa en la anglalingva mondo, kaj la unua filmita en Technicolor. Ĝi ankaŭ estis la plej sukcesa filmo aperinta en 1938, kaj rangas la 10-a plej sukcesa filmo laŭ enspezo kiam alĝustigita inflacie.

En 1989, Snow White and the Seven Dwarfs estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Intrigo

Temas pri bela reĝidino nomita "Neĝulino" kies reĝina duonpatrino volis mortigi ŝin, eksciante pere de sia magia spegulo, ke ŝi superas ŝin en beleco. Fuĝante, Neĝulino trovis kabanon de sep nanoj, kie ŝi kaŝiĝis por eskapi la murd-furoron de la duonpatrino.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kiam la Reĝino eksciis ke ŝi kaŝiĝas, ŝi maskita kiel sorĉistino iris ruze mortigi Neĝulinon, allogante ŝin per laŭdire bonfara magia pomo, fakte venenigita. La nanoj postkuras la sorĉistinon, kiu fine falis en ravinon.

La nanoj ŝovis Neĝulinon en vitran ĉerkon, ĉar ili ne havis emon ŝin enterigi. Iun tagon aperis la Princo, kiu vekis la kadavron per am-kiso. Ili iris al la kastelo de la Princo, kie ili vivis feliĉaj sian tutan vivon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefparolantoj

Kantoj de la filmo

  • Mi deziras (I'm Wishing)/Unu Kanto (One Song) – Neĝulino, la Reĝido
  • Kun rideto kaj kanto (With a Smile and a Song) – Neĝulino
  • Fajfu dum vi laboras (Whistle While You Work) – Neĝulino
  • Heigh-Ho – La nanoj
  • Bluddle-Uddle-Um-Dum – La nanoj
  • La Jodla Kanto de la nanoj (The Silly SongThe Dwarfs' Yodel Song) – Neĝulino, la nanoj
  • Iam mia princo venos (Some Day My Prince Will Come) – Neĝulino
  • Heigh-Ho (repreno) – La nanoj
  • Unu Kanto (One Song) (repreno) – la Reĝido kaj Ĥoro
  • Iam mia princo venos (Some Day My Prince Will Come) (repreno) – Ĥoro
  • Muziko en nia supo (Music in Your Soup) – (ne-uzata)
  • Vi neniam 'stas tro maljuna por esti juna (You're Never too Old to Be Young) – (ne-uzata)

Titolo de la filmo tra la mondo

  • Angla: Snow White and the Seven Dwarfs
  • Araba: سنو وايت والأقزام السبعة ()
  • Bulgara: Снежанка и седемте джуджета (Snežanka i sedemte džudžeta)
  • Ĉina: 白雪公主 (Báixuě Gōngzhǔ)
  • Ĉeĥa: Sněhurka a Sedm Trpaslíků
  • Dana: Snehvide og de syv små dværge
  • Estona: Lumivalgeke ja seitse pöialpoissi
  • Finna: Lumikki ja Seitsemän Kääpiötä
  • Franca: Blanche-Neige et les Sept Nains (blɑ̃ʃnɛʒ e le sɛt nɛ̃)
  • Germana: Schneewittchen und die sieben Zwerge
  • Greka: Η Χιονάτη και οι Επτά Νάνοι (I Khionáti ke i Eptá Náni)
  • Hebrea: שלגיה ושבעת הגמדים (Šlagye rešboh egmdym)
  • Hispana: Blanca Nieves y los Siete Enanitos (Hispanio)/Blanca Nieves y los Siete Enanos (Sud-Ameriko)
  • Hungara: Hófehérke és a Hét Törpe
  • Islanda: Mjallhvít og dvergarnir sjö
  • Itala: Biancaneve e i sette nani
  • Japana: 白雪姫 (Shirayuki Hime)
  • Kartvela: ფიფქია და შვიდი ჯუჯა (P'ip'k'ia da švidi ǰuǰa)
  • Kimra: Eirâ Gwyn ar Saith Bobl Bach
  • Korea: 백설공주와 일곱 난쟁이 (Baekseolgong chu wa ilkop Nanchaengi)
  • Kroata: Snjeguljica i Sedam Patuljaka
  • Litova: Snieguolė ir septyni nykštukai
  • Nederlanda: Sneeuwwitje en de Zeven Dwergen
  • Norvega: Snehvit og de Syv Dverge
  • Pola: Królewna Śnieżka i siedmiu krasnoludków
  • Portugala: Branca de Neve e os Sete Anões
  • Rumana: Alba ca zǎpada şi cei şapte pitici
  • Rusa: Белоснежка и семь гномов (Belosnejka i sem’ gnomov)
  • Serba: Снежана и седам патуљака (Snežana i sedam Patuljaka)
  • Slovaka: Snehulienka a sedem trpazlíkov
  • Slovena: Sneguljčica in sedem palčkov
  • Sveda: Snövit och de sju dvärgarna
  • Taja: สโนว์ไวท์ กับคนแคระทั้งเจ็ด
  • Turka: Pamuk Prenses ve Yedi Cüceler

Internaj ligiloj