Soĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Soča (aŭ Isonzo) estas rivero en Slovenio kiu parte trafluas italan regionon Friulo.

La rivero fontas en alto de 1100 m, ĉe piedoj de Triglav-masivo (2.864 m) en la Juliaj Alpoj, havas longon de 140 km kaj alfluas okcidente de la urbo Triesto en la Adriatikon.

La rivero historie gravas, ĉar tie okazis 12 bataloj dum la unua mondmilito kaj mortis ĉ. tricent mil soldatoj de la itala kaj la aŭstra-hungara armeoj. (legu Bataloj de Isonzo).