Soŭko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soŭko de Esna en Egiptio

Soŭko (arabe سوق, alternativaj, aliaj transskribaj formoj en diversaj lingvoj estas Suq, Souk, Suk, Sook, SoukhSouq) estas nomo de komerca kvartalo en araba urbo.

La soŭkoj estas ĝeneralaj karakterizaĵoj de araba urbo kaj plej ofte estas ties ekonomia centro. Male al la eŭropaj komercaj kaj metiaj kvartaloj, la soŭkoj estas neloĝataj kaj unuetaĝaj.

Ekonomia funkcio de la soŭkoj[redakti | redakti fonton]

La tipajn soŭkajn stratetojn karakterizas la podetalaj komercejoj kaj la metiejoj. Aldone, la soŭkoj estas ankaŭ la centroj de la ekstera kaj dista komerco kaj de financaj kaj kreditaj aferoj kaj de ĉiuspecaj publikaj kaj privataj servoj. Soŭkoj estas tiel organizitaj, ke komercado kun samaj varoj okazas proksime, najbare unu al la alia. Ili havas ankaŭ proksiman ligon al la varostokejoj.

Kiel mezan punkton de granda kaj dista komercado, de financaj aferoj, formas pluretaĝa konstruaĵo kun fermebla interna korto.

Krom tio, ĝi estas tiel organizita, ke la komercado de la „noblaj” metiaĵoj (oraĵoj) okazas en mezo de la soŭko. Tradicie, la metiejo kaj la vendejo estas en sama loko. Multaj soŭkoj estas plejparte tegumentitaj, por ke protekti la vizitantojn de la varmega sunbrilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento, la soŭkoj perdis sian gravecon kaj iĝis malmultekostaj loĝejoj por almigrantoj. Ili konkuris kun la okcident-stile organizitaj, konstruitaj urbopartoj. Kun kresko de la turismo, la soŭkoj graviĝis por la turisma industrio pro ties ekzoteco, ĉarmo. Tio plivalorigis la soŭkon ankaŭ en okuloj de la lokaj loĝantoj kaj tio alportis kostajn rekonstruajn laborojn je la restintaj konstruaĵoj.

Pro la graviĝo de la turisma branĉo, la varostoko evoluis je bezono de la turistoj, tio estas, kreskis proporcio de folkloraj varoj, luksaj varoj kaj modaj ledvaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]