Sobao
Soba (そば aŭ 蕎麦?) aŭ esperantigite Sobao estas tipo de fagopiraj nudeloj, tre populara en Japanio. Oni manĝas ĝin aŭ malvarma kun saŭco, aŭ en varmega supo. Nuntempe en Japanio estas emo nomi sobao ĉiujn tipojn de maldikaj nudeloj, kontraste al udono (dika tipo de nudeloj farita el tritiko).
Ĉar fagopiro kreskas dum tri monatoj, oni povas rikolti ĝin tri aŭ kvar fojojn ĉiujare (plej ofte, tamen, oni ne sukcesas atingi kvaran rikolton vintre). En Japanio fagopiro kreskas plejparte sur Hokajdo, kaj ĉ. 80% de fagopiro en Japanio estas importita el Ĉinio. Sobao el freŝa, ĵus-rikoltita fagopiro nomiĝas "ŝin-sobao". Oni kredas, ke ĝi havas pli bonan guston kaj estas pli bona por sano ol kutima sobao.
Sobao estas vaste populara en Japanio. Oni manĝas ĝin en diversaj situacioj, de rapidmanĝejoj en fervojaj stacidomoj ĝis multekostegaj kaj luksaj restoracioj. En vendejoj vendiĝas sekaj sobao-nudeloj kaj men-tsuyu (rapide kuireblaj sobaaj supoj) por hejma konsumo.
Tradicie, sobao estas multe pli populara ol udono en Tokio. Oni kredas, ke la tradicio de soba-konsumado en Tokio devenas el Edo-epoko. Tiam loĝantoj de Edo (Tokio) estis multe pli riĉaj ol aliaj japanoj kaj manĝis plejparte blankan rizon. La rizo havas ne sufiĉe da tiamino, kaj manko de ĝi konduktis al malsanoj kiel beribero kaj sindromo de Wernicke-Korsakov. Por eviti malsanojn, Tokianoj lernis manĝi sobaon, ĉar fagopiro estas ege riĉa je tiamino. Tiatempe, ĉiu distrikto de Edo havis po kelkaj manĝejoj kie oni servis sobaojn kaj, foje, ankaŭ sakeon. Ili ludis saman rolon en komunumo kiel modernaj kafejoj en Eŭropo.
Enhavo |
Servado [redakti]
Plej kutime oni manĝas sobaojn per kvajzoj. En Japanio oni konsideras etikete normala kaj eĉ rekomendenda bruan ensuĉon de nudeloj. Aparte tio kutimas por varmegaj sobaoj, ĉar tiel la nudeloj iom malvarmiĝas. Multaj, tamen, konsumas nudelojn senbrue.
Kutimaj sobaaj kuiraĵoj [redakti]
Kiel multaj japanaj nudeloj, sobao estas kutime servata malvarma somere kaj varmega vintre. Al ambaŭ varmegaj kaj malvarmaj variantoj de sobao oni aldonas aliajn krudajn aŭ kuiritajn ingredientojn, depende de sezono kaj de preferoj de kuiristo. Plimulto de ili povas ankaŭ kombiniĝi kun udono.
Malvarmaj kuiraĵoj [redakti]
Malvarma sobao kutime estas servita en plektita bambua pleto nomita zaruo. Ofte kiel garnaĵo estas aldonitaj pecoj de seka nori-algo kaj speciala tremp-saŭco nomita soba tsuyu. La tsuyu estas farita el daŝio, dolĉa sojfaba saŭco (kaeshi) kaj mirino, ofte ankaŭ estas aldonataj vasabio kaj cepaj verdaĵoj. La manĝanto prenas iom da sobao per kvajzoj kaj trempas ĝin en tsuyu. En Japanio oni kredas, ke nur en malvarma sobao eblas kompreni la unikan teksturon de manfaritaj sobaoj, ĉar alta temperaturo ŝanĝas ĝin.
La malvarmaj sobaaj kuiraĵoj estas jenaj:
- Mori soba 盛り蕎麦 – Simple malvarma sobao sur zaruo aŭ telero.
- Zaru soba 笊蕎麦 – Mori soba kun muelita nori-algo.
- Hiyasi soba– Malvarma sobao kun diferaj aldonaĵoj, inkluzive:
- Sobaa salato – ekster Japanio sobaoj ofte estas miksitaj kun legomoj kaj sesamo. Tio ĉi ne estas tradicia kuiraĵo kaj preskaŭ neniam oni faras tion en Japanio.
Varmegaj kuiraĵoj [redakti]
Ofte, aparte en malvarmaj sezonoj, sobao estas servita kiel nudelsupo en bovlo de varmega tsuyu. La tsuyu por varmega sobao estas ege malpli densa ol trempsaŭco por la malvarma. Popularaj garnaĵoj estas ŝiĉimio (mikso de sep kondimentoj) kaj cepaj verdaĵoj.
La plej kutimaj variantoj estas jenaj:
- Kake soba 掛け蕎麦 – varmega sobao kun cepaj verdaĵoj kaj iam ankaŭ peco de kamaboko (fiŝa kuko).
- Kitsune soba ("vulpa sobao", nomo uzata en Kanto-regiono) aŭ Tanuki soba (tanuka sobao, en Kansajo) – kun abura age (frikasita tofuo).
- Tanuki soba (en Kanto-regiono) aŭ Haikara soba (en Kansajo) – kun tenkasu, pecetoj de tenpuro.
- Tempura soba 天麩羅蕎麦 – kun iu marbesta tenpuro, plej ofte granda salikoko.
- Tsukimi soba ("lun-observanta sobao") – kun kruda ovo, kiu naŭtas en varmega supo.
- Tororo soba – kun tororo, pureo el yamaimo (japana ignamo).
- Wakame soba – kun vakameo
- Soba-yu – akvo, en kiu la sobao estis kuirata. Post aldono de tsuyu ĝi havas preskaŭ saman guston kiel la sobao, sed ne havas iun nutran valoron.
Soba-manĝoj de specialaj okazoj [redakti]
Sobao estas tradicia manĝaĵo por silvestro en plimulte da Japanaj regionoj. La silvestra sobao nomiĝas Toshikoshi soba. Homoj manĝas sobaon silvestre ĉar ili volas ke iliaj vivoj estu kiel sobao - longaj kaj maldikaj. En Tokio ankaŭ ekzistas malnova tradicio donaci sobaon al novaj najbaroj, kiuj ĵus alvenis (Hikkoshi soba). Praktike, tamen, tion ĉi oni ne ofte realigas pro kutima indiferenteco inter homoj de granda urbo.
Nutraj valoroj de sobao [redakti]
100 gramoj de sobao havas 344 kilokalorioj de energio. Krome, ĝi havas grandan kvanton de endaj aminoacidoj, aparte lizino, kaj enhavas raran substancon rutinon, kiun oni kredas malpliigi simptomojn de hemofilio kaj probablon de koraj malsanoj ĉe maljunuloj. Krom rutino, sobao havas aliajn kontraŭoksidantojn, noteble kvercitinon. Krom tio, ĝi estas grava fonto de ĥolino, kiun homa korpo bezonas por krei acetilĥolinon, gravan neŭrotransmisiilon, kies nesufiĉo afektas memoron kaj intelekton.
Sobao ankaŭ estas riĉa je vitaminoj, aparte tiamino kaj riboflavino. Tiamino estas necesa por neŭra funkciado kaj metabolismo de karbohidratoj. La plej famaj malsanoj, aperantaj pro manko aŭ nesufiĉo de tiamino estas beribero kaj sindromo de Wernicke-Korsakov. Riboflavino estas enda por energia metabolismo kaj por metabolismo de grasoj.
Fagopira faruno, kiu estas ĉefa komponento de sobao, konsistas je 5% de dieta fibro. La plej abunda komponento de dieta fibro estas hemiceluloso, kiu helpas kontraŭ konstipon kaj intestan toksadon. Krome, nun oni kredas, ke ĝi helpas kontroli nivelon de intera kolesterolo.
Variantoj de soba-nudeloj [redakti]
Ekzistas certa varieco en receptoj de sobao, kiu konduktis al apero de multaj lokaj variantoj. Laŭ tipo de uzata faruno ekzistas du variantoj:
- Sarashina soba – maldika, helkolora sobao kreita el elŝelita fagopiro
- Inaka soba – "vilaĝa sobao", dika sobao farita el kruda, neelŝelita fagopiro
Krome, ekzistas tipo de sobao, kiu enhavas kaj fagopiran, kaj tritikan farunon. Plej kutima tia varianto nomiĝas Ni-hachi (二八, laŭlitere du-ok) soba, kiu enhavas du partoj de tritiko kaj ok de fagopiro. Pure fagopira sobao nomiĝas Juuwari (十割, laŭlitere cent el cento) soba. Ĝi estas pli populara kaj plej ofte pli multekosta.
Krom faruno, kelkaj tipoj de sobao havas aldonajn ingridientojn:
- Jinenjo soba – kun aldono de polvoro el japana ignamo
- Cha soba – kun aldono de verda teo
- Mugi soba – kun aldono de artemizio
- Hegi soba – kun aldono de algoj
Diferaj lokoj ofte havas proprajn variantojn de soba-receptoj. Plej famaj lokaj variantoj de sobao estas:
- Shinshu soba aŭ shinano soba – plej fama Japania sobao, kiu venas el Gubernio Nagano. Ambaŭ Shinshu kaj Shinano estas malnovaj nomoj de Nagano.
- Etanbetsu soba – nomita laŭ centrala regiono de Hokajdo (apud urbo Asahikawa)
- Izumo soba – nomita laŭ urbo Izumo, Ŝimane gubernio
- Izushi soba – nomita laŭ urbo Izuŝi en gubernio Hjogo
- Memil guksu (hangule: 메밀국수) - Koreaj nudeloj similaj al sobao
Misuzoj de termino soba [redakti]
Originale, la Japana vorto soba signifis fagopiron. Do, ĝi aperas en multaj malnovaj terminoj, tute ne konektaj kun sobao. Ekzemple, frikasita fagopiro estas aldonata al teo, kaj la rezulta trinkaĵo nomiĝas sobacha. Fagopiraj ŝeloj, kutime uzataj kiel kusena enaĵo, nomiĝas sobakawa aŭ sobagara. Ofte nomoj de bieroj, al kiuj oni aldonas fagopiron por gusto, ankaŭ enhavis vorton soba.
Krome, en Japanio nun estas granda emo uzi vorton soba ne nur por sobao, sed ankaŭ por ĉiuj aliaj tipoj de nudeloj. Ekzemple ramenon oni iam nomas chūka soba aŭ shina soba (ambaŭ variantoj signifas Ĉinaj nudeloj). Se oni frikasas kuiritan chūka soba, la rezulta kuiraĵo nomiĝas yakisoba. Neniu el tiuj kuiraĵoj enhavas fagopiron.
En Okinava prefektujo la vorto soba plej kutime signifas Okinavan sobaon, tute alian tipon de nudeloj, faritaj el tritiko anstataŭ fagopiro. Okinava sobao estas tre populara en multaj lokoj ekster Japanio, aparte noteble en Campo Grande (Brazilio), kien enmigris multaj homoj el Okinavo. Tie oni manĝas ĝin en strataj merkatoj kaj en specialaj restoracioj nomitaj "sobarias".
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Tokyo soba chef making noodles by hand from scratch - illustita anglalingva artikolo
- Soba restaurant owner in Nagano making soba noodles - lumbildaro kun anglalingvaj subtitoloj

