Sobralo (Cearao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sobralo)

Sobralo (portugallingve Sobral /sobraŭ/) estas brazila municipo en subŝtato Cearao. Ĝia nomo venas de la arbo Roupala gardneri kiu portugal-lingve nomiĝas "Sobro" (Sobro), "sobral" estas certa kvanto da "sobroj", "sobraro". Laŭ statistikoj de 2005, ĝi havas ĉirkaŭ 173 mil loĝantojn.

En Sobralo troviĝas kampuso de Universitato Federacia de Cearao kun ses kursoj: medicino, psikologio, ekonomiaj sciencoj, odontologio, inĝenierarto pri komputado kaj elektra inĝenierado.

La 29-an de majo 1919 okazis eklipso, kiu famiĝis en la historio de fiziko: Sobralo estis en la centra ombrego de la eklipso, same kiel Ilha do Príncipe en São Tomé e Príncipe. Brita ekspedicio gvidata de Arthur Eddington volis observi la eklipson en ambaŭ lokoj, por pruvi - danke al eklipso - ke la gravito de la suno deflankigas lumondojn, kiel antaŭdiris la teorio de relativeco. En Ilha do Príncipe nuba vetero dum la eklipso permesis ne sufiĉe detalan observadon, nur du fotoj montris iujn stelojn. Aliflanke en Sobral la vetero estis multe pli favora, la sciencistoj sukcesis fari sep bonajn fotojn de la fenomeno, per kiuj pruviĝis la Einstein'a teorio. - Monumento antaŭ la preĝejo Igreja de Nossa Senhora do Patrocínio memorigas tiun eventon, poste konstruiĝis la Museu do Eclipse.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Soares, Maria Norma Maia: Onde al luz fez a curva, Universidade Estadual Vale do Acaraú, Sobral, 1999 - Scienca, amuza bildstrio pri Einstein kaj la eklipso en Sobral (en la portugala)

Koordinatoj: 03° 40′ 26″ S 40° 14′ 20″ U / 3.67389 °S, 40.23889 °U / -3.67389; -40.23889 (mapo)