Socia-Demokrata Fronto (Kameruno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Socia-Demokrata Fronto (france Front Social-Démocratique, angle Social Democratic Front) estas la ĉefa opozicia politika partio en Kameruno. Ĝi estas estrata de John Fru Ndi, kaj ricevas gravan subtenon de la anglalingvaj regionoj en Okcidenta Kameruno.

La partio estis fondita en Bamenda la 26-an de majo 1990 por krei pli efikan opozicion kontraŭ la reĝanta Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo. Ĝia konsistiga asembleo okazis la 3-an de februaro 1991. La Socia-Demokrata Fronto decidis bojkoti la asemblean baloton de 1992 kune kun la Demokrata Unuiĝo de Kameruno pro duboj pri la honesteco de la venonta baloto.

Fru Ndi kandidatiĝis al la prezidenta baloto de 2004 kaj oficiale kolektis 17,4% de la voĉdonoj, do multe malpli ol prezidento Paul Biya. La partio en 2011 firme kontraŭis konstitucian revizion, kiu ebligis trian prezidentan mandaton por Paul Biya.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]