Socia pedagogio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Socia pedagogio estas scienca branĉo de pedagogio (do instruo kaj eduko) kaj de socia ŝtata interveno. En la socia pedagogio klopodatas fortigi la memstarecon kaj respondecon de juna homo, kaj lige al tio ankaŭ ties memstaran trakton de ĝeneralaj vivsituacioj en la homa socio. Ĉar ne ĉiu homo havas samajn kapablojn partopreni en la socia kaj publika vivo, la aplikantoj de socia pedagogio ankaŭ provas malpliigi sociajn malegalecojn kun la celo atingi pli similajn samajn kapablojn partopreni en la socia kaj publika vivo.

En la germana lingvo, la termino „Social-Pädagogik“ (en moderna ortografio Sozialpädagogik) jam uziĝis en 1844 fare de la sciencisto Karl Mager (1810-1858).

Temoj de socipedagogia laboro estas homaj "problemaj situacioj", socie kaj profesie konsiderataj gravaj. Al tio apartenas problemoj de la ĉiutaga viva organiziĝo de infanoj, adoleskuloj kaj malavantaĝiĝintaj junaj plejkreskuloj, la "viva praktiko" - do la ĉiutaga "orientiĝo kaj solvo" de praktikaj vivsituacioj. La aplikantoj de socia pedagogio observas la individuon en interrilato kun la socia medio.

Metodoj[redakti | redakti fonton]

  • Individua helpo: ofertoj al infanoj, adoleskuloj kaj malavantaĝiĝintaj junaj plejkreskuloj, al familioj, gepatroj kaj solaj edukantoj kun la celo plibonigi la individuajn vivkondiĉojn;
  • Sociaj grupoj kun la celo de evoluigo de sociaj kapabloj;
  • Socia laboro kaj kvartala prizorgo cele al plibonigo de lokaj sociaj strukturoj.

Pro kritiko je la originaj metodoj en la 1970-aj jaroj evoluiĝis vasta gamo de variiĝintaj metodoj, kaj ankaŭ interne de la unuopaj metodoj evoluiĝis plia diferencigo kaj konkretigo. En la profesia praktiko maloftas nunmetoda agado, kaj plimultas konceptoj kiuj inkluzivas plurajn el la tri originaj metodoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En iuj ŝtatoj kutimiĝis diferencigo inter "sociaj laboristoj" kaj "sociaj pedagogoj". Ili kutime laboras en similaj sociaj cirkonstancoj, kun similaj "klientoj", sed la teoriaj bazoj de eduko diferenciĝas.

Eblas studi socian pedagogion kaj socian laboron prioritate en fakaltlernejoj, altlernejoj kaj en profesiaj akademioj. En la Eŭropa Unio, post la Bolonja reformo ĉiuj studoj pri socia pedagogio kaj socia laboro gvidas al studfina titolo de bakalaŭro kaj duaŝtupe magistro.

Gravaj studaj temoj[redakti | redakti fonton]

  1. teorioj kaj metodoj de socia laboro respektive socia pedagogio
  2. edukado, pedagogio
  3. socia kultura laboro (eduko je estetiko, amaskomunikila eduko, teatra pedagogio)
  4. psikologio, socia scienco, socia medicino (ĉiufake nur en partoj)
  5. juro, politikaj sciencoj
  6. kuraca pedagogio (kiu ankaŭ ekzistas kiel memstara studfako)
  7. administrado kaj organizado
  8. socia kaj projekta manaĝerado
  9. teologio (en konseis orientiĝintaj fakaltlernejoj), etiko
  10. interkultura pedagogio
  11. socia laboro en entreprenoj