Social-Liberala Partio (Belgio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Social-Liberala Partio
Sociaal-Liberale Partij
[[Dosiero:Social-Liberala Partio.png|center|200px|Emblemo de Social-Liberala Partio]]
Estro Geert Lambert
Lando Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
Fondiĝo 1985
Dissolvo fine de 2009
Lingvo(j) Nederlanda
Ĉefa sidejo SLP
Woeringenstraat 21
1000 Bruselo
Ideologio maldekstra liberalismo
v  d  r
Information icon.svg

La Social-Liberala Partionederlande Sociaal-Liberale Partij (SLP) – estas maldekstre liberalisma politika partio en Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, kun partia sidejo en la landa ĉefurbo Bruselo. Ĝi en la jaro 2001 fondiĝis de membroj de la malfondita antaŭa partio Popola Unio (Volksunie). En pluraj balotoj de tiam ĝi interkonsentis komunan aliancan liston kun la partio Sociaal Progressief Alternatief sp.a, la social demokratia partio de Flandrio. Tiu alianco en 2008 malpermesiĝis. La partio havas ses seĝojn en la Ĉambro de Reprezentantoj kaj du en la Senato de Belgio. La partio inter alie pledas por tio, ke la eduko havu pli grandan prioritaton. Krome ĝi postulas la dividon de la balota distrikto Bruselo-Halle-Vilvoorde, kiu estas plejparte franclingva, sed inkluzivas partojn de Flandrio, kio rezultigas ke en iuj partoj de Flandrio do elekteblas franclingvaj politikaj partioj.

Ĝis la 19-a de aprilo 2008 la partio nomiĝis SPIRIT (Sociaal progressief internationaal regionalistisch integraal-democratisch en toekomstgericht, en Esperanto: "sociala, progresema, internacia, regionisma, integre-demokratia kaj direktita al la estonto", dum samtempe la mallongigo memorigas al la esperanta vorto spirit'). Ekde tiam ĝi havis la nomon VlaamsProgressieven (Vl.Pro, "Flandraj Progresemuloj"). Ekde la 1-a de januaro 2009 kaj la foriro de la flandra ministro Bert Anciaux la partia prezidanto rebaptis la partion laŭ la nuna nomo SLP. Ĉar tamen la balotaj rezultoj estis malkuraĝigaj, la partio fine de la jaro 2009 malfondiĝis kaj aliĝis al la verda partio Verde! ("Groen!").

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    oficiala partia retejo (nederlande)
Ekstera ligilo    70-punkta partia programo