Sociala ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sociala ŝtato estas formo politika, kiu naskiĝis kaj kreskiĝis per la pligrandigo de koncepto pri civitaneco. Aperis la ideo, ke ĉiuj homoj havas neforigeblajn sociajn rajtojn. De ĉi tiu ideo aperis la koncepto de providenca ŝtato (angle: Welfare State). Laŭ ĉi tiu koncepto, ĉiu individuo rajtus, ekde sia naskiĝo, aron da havaĵoj kaj servoj, kaj la Ŝtato devus garantii ĉi tiujn rajtojn rekte aŭ per regulado al socio. Tiuj rajtoj inkluzivus sanon, edukadon, asekuron kontraŭ senlaboreco, garantion al minimuma maljuneca pensio ktp.

Svedio estas, eble, la plej konata ekzemplo de politika agado je Sociala Ŝtato. Tie aperis ekde 1932 la unua pruvo de Sociala Ŝtato, kiam la socialdemokrata partio, kune kun agrikulturista partio, formis estraron bazitan en tiuj principoj. Kiam finiĝis la totalismaj reĝimoj (naziismo kaj faŝismo) en Okcidenta Eŭropo (escepte de Iberio) kaj aperis la eŭropkomunisma skolo post la dua mondmilito, ekis la hegemonio de socialdemokrataj registaroj en norda Eŭropo.

Ne nur providencaj zorgoj karakterizas Socialan Ŝtaton. Vere ĉiuj modernaj ŝtatoj havas ian politikon pri socia zorgo. Ĉefaj karakteroj de Sociala Ŝtato estas politika kaj kultura demokratio kaj egaleco. Totalismaj reĝimoj, kiuj zorgas pri bona estado de siaj civitanoj, ne povas esti rigardataj kiel Socialaj Ŝtatoj, ĉar ne ĉiuj homoj havas la samajn rajtojn. Por teni la abundan donoj, socialaj ŝtatoj havas grandajn impostojn. Tamen ili devas zorgi, ke la impostado ne malinstigu entreprenemon.

Post la krizo de 70-aj jaroj kaj la apero de fleksebla akumulo kaj fine, post la fino de komunisma "minaco" en Orienta Eŭropo, la Sociala Ŝtato malvigliĝis. La novliberalaj pensuloj eĉ akuzis ĝin je malhelpo al progresado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]