Sociala Indekso Domini 400

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sociala Indekso Domini 400 (Domini 400 Social Index) estas borsa indikilo, kreita de Amy Domini kaj aliaj ĉe KLD Research & Analytics, Inc. kiel etalono de grandaj kompanioj, kiuj estas konsiderataj kiel sociale respondecaj aŭ etikaj. Ĝi konsistas el 400 kompanioj, mezuritaj je merkato, elektitaj el la plej grandaj, publike komercataj kompanioj de la Usono, uzataj kriterion KLD. Responde al KLD, tiu estas kriteria trilato al komunumaj rilatoj, diverseco, dungistaj rilatoj, homaj rajtoj, produkta kvalito kaj sekureco, media kaj konzerna traktado.

La indekso estis kreita en majo de 1990 kiel unua indekso kiu specife celas etikan investadon. La indekco volis celi, ke respondecaj konzernoj estas samtempe bonaj investaj celoj. Vere, la indekso en 2005 superis la indekson S&P 500 dum lastaj 15 jaroj. Nuntempe postlasas ĝin pro forta evoluo de indeksoj de la energia branĉo.

La indekso baziĝis komence je S&P 500, el kiu oni elektis ĉ. 250 kompaniojn. Dum lalastaj dek jaroj, oni ŝanĝis 6-8 % de la kompanioj: tion kaŭzis fusioj kaj unuiĝoj, sed oni eĉ ekskludis Wal-Mart.

La Domini-grupo havas la kapitalon de 1,7 miliardoj da USD.

Referencoj, angle[redakti | redakti fonton]